Emil Purgly
| Emil Purgly | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de februaro 1880 en Battonya |
| Morto | 13-an de majo 1964 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 31/1-3-20 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Ekonomia Akademio |
| Parencoj | Magdolna Purgly (en) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto |
Emil Purgly [purgli], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Purgly Emil Lajos Károly Benedek estis hungara ministro, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis jószáshelyi.
Emil Purgly [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1880 en Tompapuszta (nuna apartenaĵo de Battonya). Li mortis la 13-an de majo 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Purgly lernis en agrikultura akademio de Magyaróvár, poste li lernis juron en Universitato de Budapeŝto. Post lernado li laboris en la departementa administrado. En 1903 li edziĝis baldaŭe havanta 4 gefilojn. Dum la 1-a mondmilito li batalis en serbaj kaj italaj batalejoj, poste li estis departementestro dum 8 jaroj. Inter 1929 kaj 1944 li estis membro en la senato. En 1932 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Gyula Károlyi. Li ricevis premiojn en 1926 kaj 1932.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero P, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun foto

