Emil Wolf
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Emil Wolf [volf], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wolf Emil (naskiĝis la 2-an de januaro 1886 en Budapeŝto, mortis la 15-an de julio 1947 en Coq-sur-Mer en Belgio) estis hungara kemiisto, negocisto. [1]
Biografio[redakti | redakti fonton]
Emil Wolf akiris kemian diplomon en Munkeno. Komence li laboris en Germana Regno, post la hejmenveno en uzino de Gedeon Richter. En 1910 li fondis kemian uzinon "Alka", kiu nun funkcias kiel "Chinoin". Li la unua komencis produkti en Hungario la sintezajn medikamentojn. En 1944 li estis deportita al Germanio. En la sekva jaro li reorganizis la uzinon.
Produktitaj medikamentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- ultraseptyl
- papaverin