Émile Bernard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emile Bernard)
Émile Bernard
Persona informo
Émile Bernard
Naskonomo Émile Henri Bernard
Naskiĝo 28-an de aprilo 1868 (1868-04-28)
en Lillo
Morto 16-an de aprilo 1941 (1941-04-16) (72-jaraĝa)
en Parizo
Tombo tombejo Pantin en Parizo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Hôtel Le Charron vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Académie Julian vd
Familio
Gefratoj Madeleine Bernard vd
Edz(in)o Andrée Fort vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • verkistoilustristofotistoskulptisto • gravuristo • watercolorist • vidartisto • grafikartisto vd
Aktiva en ParizoVolendamLarenEgiptioParizo vd
Aktiva dum 1884–1941 vd
Verkado
Verkoj Adam and Eve ❦
After the Bath, the Nymphs" ❦
Breton Women at a Wall vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Émile Henri BERNARD (28a de aprilo 1868 – 16a de aprilo 1941) estis franca post-impresionisma pentristo kaj verkisto, kiu havis artajn amikecojn kun Vincent van Gogh, Paul Gauguin kaj Eugène Boch,[1] kaj poste, kun Paul Cézanne. Plej el lia plej elstara verkaro estis plenumita estante li ankoraŭ juna, en la jaroj 1886 al 1897. Li estiso asocia ankaŭ kun Klozoneismo kaj Sintezismo, nome du artaj movadoj de la fino de la 19-a jarcento. Malpli konata estas la literatura verkaro de Bernard, kio konsistas en teatraĵoj, poezio kaj arta kritikaro same kiel arthistoriaj tekstoj kiuj enhavas unua-manan informaron pri la ŝlosila periodo de la moderna arto al kiu Bernard mem kontribuis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Lille, kie li estis edukita ĉefe de sia avino, kiu tie posedis vestolavejon kaj helpis lian karieron. La familio translokiĝis al Parizo en 1878, kie li studis en mezlernejo kaj poste en la École nationale supérieure des arts décoratifs. En 1884, li aliĝis al la Ateliero de Fernand Cormon kie li eksperimentis per impresionismo kaj punktismo kaj amikiĝis kun kolegaj artistoj kiel Louis Anquetin kaj Henri de Toulouse-Lautrec. Poste li piedveturis tra Bretonio, kie li enamiĝis el tradicioj kaj pejzaĝo.

Fine de la 1880-aj jaroj li multe amikiĝis kun Vincent van Gogh kaj Paul Gauguin, kun kiuj li interŝanĝis ideojn kaj artajn teknikojn kaj tendencojn.

En 1891 li aliĝis al grupo de simbolismaj pentristoj inter kiuj Odilon Redon kaj Ferdinand Hodler, patro de Hector Hodler (1887-1920), kiu estos kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En 1893 li ekveturis, unue al Egipto, kaj poste al Hispanio kaj Italio kaj poste tio lia stilo iĝis pli eklektikisma. Li revenis al Parizo en 1904 kaj restis tie por la cetero de sia vivo. Li instruis en la École des Beaux-Arts ĝis antaŭ sia morto en 1941.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Kun verkoj de kolegoj[redakti | redakti fonton]

De Bernard mem[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Artokritiko[redakti | redakti fonton]

  • Au Palais des Beaux-Arts. Notes sur la peinture
Le Moderniste I/14, 27a de julio 1889, pp. 108 kaj 110
  • Paul Cézanne
Les Hommes d'aujourd'hui, no. 387
  • Vincent van Gogh
Les Hommes d'aujourd'hui, no. 390, (1891)
represita en: Lettres & Recueil (1911), pp. 65–69
  • Néo-traditionnistes: Vincent van Gogh
La Plume III/57, 1a de septembro 1891, pp. 300–301
  • Charles Filliger (!)
La Plume III/64, 15a de decembro 1891, p. 447
  • Vincent van Gogh[2]
Mercure de France VII/40, Aprilo 1893, pp. 324–330
reprinted in: Lettres & Recueil (1911), pp. 45–52
  • Note
Mercure de France VII/44, Aŭgusto 1893, pp. 303–305
reprinted in: Lettres & Recueil (1911), pp. 53–57
  • Avant-propos pour le premier volume de la correspondance de Vincent
datita en la 10a de junio 1895
Unue publikigita en: Lettres & Recueil (1911), pp. 59–63
  • Notes sur l'école dite de "Pont-Aven"
Mercure de France XLVIII, Decembro 1903, pp. 675–682
  • Julien Tanguy dit le "Père Tanguy"
Mercure de France LXXVI/276, 16a de decembro 1908, pp. 600–616
  • Preface
Lettres de Vincent van Gogh à Émile Bernard & Recueil des publications sur Vincent van Gogh faites depuis son déces par Émile Bernard, précédées d'une preface nouvelle par le même auteur, Ambroise Vollard, éditeur, Paris, 1911, pp. 1–43
  • La méthode de Paul Cézanne. Exposé critique
Mercure de France CXXXVIII/521, 1a de marto 1920, pp. 289–318
  • Une conversation avec Cézanne
Mercure de France CXLVIII/551, 1a de junio 1921, pp. 372–397
  • Souvenirs sur Van Gogh
L'Amour de l'Art, Decembro 1924, pp. 393–400
  • Souvenirs sur Paul Cézanne: une conversation avec Cézanne, la méthode de Cézanne. Paris: Chez Michel, 1925.
  • Louis Anquetin
Gazette des Beaux-Arts VI/11, Februaro 1934, pp. 108–121
  • Le Symbolisme pictural, 1886–1936
Mercure de France CCLXVIII/912, 15a de junio 1936, pp. 514–530
  • Souvenirs inédits sur l'artiste peintre Paul Gauguin et ses compagnons lors de leur séjour à Pont-Aven et au Pouldu
Nouvelliste du Morbihan, Lorient, (1939)
  • Note relative au Symbolisme pictural de 1888–1890
Unue publikigita en:
represita en: Lettres à Émile Bernard, Editions de la Nouvelle Revue Belgique, Bruselo 1942, pp. 241–257

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Eugène Boch estis komuna amiko de Vincent van Gogh kaj de Émile Bernard
  2. Tiu teksto kaj la Note akompananta resumojn el la leteroj el Vincent van Gogh al Bernard kaj al Theo, lia frato, publikigita en Mercure de France 1893 ĝis 1897. Trandukita al germana fare de Margarethe Mauthner, tiu elekto estis antaŭ-publikigita de Bruno Cassirer en "Kunst und Künstler", Berlin, Junio 1904 ĝis septembro 1905, kaj finfine en furora volumo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alley, Ronald. The Burlington Magazine, Vol. 133, No. 1056 (Mar. 1991)
  • Dorra, Henri: Émile Bernard and Paul Gauguin, Gazette des Beaux-Arts 1955. Vol. 45.
  • Druick, Douglas W., and Seghers, Peter Kort: Van Gogh and Gauguin: The Workshop of the South – Art Institute of Chicago Museum Shop, Paperback, 2001
  • Leeman, Fred: Émile Bernard (1868 - 1941), Citadelles & Mazenod editors; Wildenstein Institute Publications, 2013, 495 p. (ISBN 9782850885716)
  • Luthi, Jean-Jacques: Émile Bernard, Catalogue raisonné de l'œuvre peint, Editions SIDE, Paris 1982 (ISBN 2-86698-000-X)
  • McWilliam, Neil (ed.): 'Émile Bernard. Les Lettres d'un artiste', Les Presses du réel, Dijon, 2012 ((ISBN 978-2-84066-498-7)).
  • McWilliam, Neil; Karp-Lugo, Laura, and Welsh-Ovcharov, Bogomila: "Émile Bernard. Au-delà de Pont-Aven", Institut national d'histoire de l'art, Paris, 2012
  • Morane, Daniel: Émile Bernard 1868–1941, Catalogue de l'œuvre gravé, Musée de Pont-Aven & Bibliothèque d'Art et d'Archéologie – Jacques Doucet, Paris, 2000 (ISBN 2-910128-20-2)
  • Stevens, MaryAnne, et alt.: Émile Bernard 1868–1941, a pioneer of Modern Art / Ein Wegbereiter der Moderne, Waanders, Zwolle 1990 (ISBN 90-6630-151-1)
  • Waschek, Matthias: Eklektizismus und Originalität. Die Grundlagen des französischen Symbolismus am Beispiel von Émile Bernard, PhD Bonn 1990 (ISBN 3-89191-342-7)
  • Welsh-Ovcharov, Bogomila: Vincent van Gogh and the Birth of Cloisonism, Toronto & Amsterdam, 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]