Saltu al enhavo

Émile Borel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emile Borel)
Émile Borel
Persona informo
Émile Borel
Naskonomo Félix Edouard Justin Émile Borel
Naskiĝo 7-an de januaro 1871 (1871-01-07)
en Saint-Affrique
Morto 3-an de februaro 1956 (1956-02-03) (85-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Tombo cimetière de Saint-Affrique (fr) Traduki 43° 57′ 44″ Nordo  53′ 17″ Oriento / 43.962215 °N, 2.8880831 °O / 43.962215; 2.8880831 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca Esperanto vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Supera normala lernejo de Parizo
liceo Louis-le-Grand Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Parti républicain, radical et radical-socialiste Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Camille Marbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Paul Appell (mul) Traduki (bopatro)
Pierre Appell (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto esperantisto scienca esploristo membro de Franca rezistado politikisto universitata instruisto fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo probabloteorio matematiko mezurteorio ludoteorio politiko vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Jean Gaston Darboux vd
Verkado
Verkoj teoremo de Heine-Borel 
alĝebro de Borel 
sumado de Borel 
lemo de Borel-Cantelli 
mezuro de Borel 
hierarkio de Borel 
Borel–Kolmogorov paradox 
teoremo de Borel-Carathéodory 
konjekto de Borel 
subgrupo de Borel 
Borel distribution 
Borel isomorphism vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felix Edouard Justin Émile BOREL (n. la 7-an de‏ januaro 1871 - m. la 3-an de februaro 1956) estis franca ŝtatisto kaj matematikisto. Li estis honora membro de UEA.

Borel estis edukita ĉe la Supera Normala Lernejo en Liono, kie li poste funkciis kiel instruisto kaj rektoro de 1897 ĝis 1909, kiam li estis nomumita profesoro pri matematiko ĉe la Sorbonne. Jam antaŭ la jaro 1904, kiam fondiĝis la unua urba Esperanto-grupo Amikaro Esperantista de Lyon, en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de Émile Borel, kiuj impresis interalie la tiutempan urbestron Herriot, kiu iĝis valora idea subtenanto de Esperanto kaj de la loka grupo. En 1921 Émile Borel estis elektita al la Franca Akademio de Sciencoj.

Borel estis membro de la francaj socialisma kaj radikal-socialisma partioj. Kiel aktiva membro de tiuj partioj li estis elektita al la Ĉambro de Deputitoj en 1924, kaj en 1925 estis nomumita Ministro de la Mararmeo de la Franca Registaro. Dum la Dua Mondmilito Borel estis membro de la franca rezistado ĝis sia aresto en 1941 fare de la okupanta germana armeo.

Kiel matematikisto, Borel iĝis fama ĉefe pro siaj kontribuoj al la teorio de mezuro kaj probablokalkulo. Inter 1921 kaj 1927 Borel publikigis kvar artikolojn pri ludoteorio.

En 1940, kune kun la ŝakisto André Chéron, li verkis libron pri la matematika teorio de la ludo de Briĝo. La libro nomiĝas: Théorie Mathématique du Bridge. La libro traktas probablecojn en briĝo.

Unu el la krateroj sur la luno estas nomita laŭ li.

Konceptoj nomitaj laŭ li

[redakti | redakti fonton]
  • Sumado de Borel
  • Borel-Cantley-lemo
  • La lemo de Borel
  • Borel Grupo
  • Heine-Borel-teoremo
  • La paradokso de Borel-Kolmogorov
  • La kvanto de Borel

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Andre Ŝaron
  • La tajpa simio frazo