Emile Coué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile Coué
Persona informo
Naskonomo Émile Francisque Exupère Coué
Naskiĝo 26-an de februaro 1857 (1857-02-26)
en Troyes
Morto 2-an de julio 1926 (1926-07-02) (69-jaraĝa)
en Nancio
Tombo cimetière du sud, Nancy
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École supérieure de pharmacie de Paris • Universitato de Strasburgo
Familio
Edz(in)o Q57822852
Okupo
Okupo apotekistopsikologolingvistosciencisto • psikoanalizisto • psikoterapiisto
Verkoj Q19184482
Aŭtosugesto
vdr
Esperanto-traduko de La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924

Emile Coué [emil kŭe] (naskiĝis 26-an de februaro 1857 en Troyes, mortis 2-an de julio 1926 en Nancy), estis franca apotekisto kaj esperantisto, kiu inventis la tiel nomatan metodon Coué, alinomata aŭtosugesto, speco de terapia memhipnoto, kiu furoris precipe inter la du mondmilitoj. per kiu Coué kapablis resanigi per simpla utiligo de la imago[1]. Nuntempe aliaj transprenis la ideon sub aliaj nomoj kiel aŭtogena trejnado kaj pozitiva pensado. Multaj kuracistoj, pedagogoj kaj psikologoj aliĝis al lia metodo, kiu oni nomiĝis "La nova skolo de Nancy". Alia esperantisto, Charles Baudouin, evoluigis la pensojn de Emile Coué.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Coué estis malriĉa fervoja oficisto laboranta en Troyes. Li studis farmakologio kaj iĝis poste apotekisto en sia hejmurbo. Jam kiel junulo li renkontis kun Ambroise-Auguste Liébeault, kaj partoprenis 1885-86 je ties eksperimentoj. Ili kune establis la tiel nomata "la malnova skolo de Nancy" Coué estis ankaŭ influita de la ideoj en la grupoj kiuj interesiĝis pri psikoterapio, kaj kreis baze de tiuj novaj teorioj propran metodon: La aŭtosugesta (mem-sugesta) metodo. Proksimume jaro 1900, Coué estis pretiginta sian teorion, kaj en la jaro 1910 li forlasis sian metion kiel apotekisto kiam li komencis perfektigi sian metodon kaj praktiki ĝin.

Imago kaj psikoterapio[redakti | redakti fonton]

Coué prezentis novan tipon de psikoterapio, kies bazo estas helpi la pacienton imagi sian staton ŝanĝita, kaj tiu imago agis stimule al resaniĝo.[1] kaj memhipnoto. La teorio, poste nomata "couéism" (prononcu : koisme), instruis, interalie, ke ĉiu homo silente, en sia menso, ripetu certajn frazojn kaj vortojn, kiuj povas influi la subkonscion de la persono, kaj tiel doni la efikon de la frazoj. La plej konata el la frazoj de Coué estas: "Tous les jours à tous points de vue je vais de mieux en mieux" (Ĉiun tagon kaj je ĉiuj manieroj mi iĝas pli kaj pli bone). Tiu frazo estas eternigita de la sveda artisto Ernst Rolf en sia strofa (revua) kanzono "Bättre och bättre dag för dag" (Pli bone kaj pli bone tagon post tago) (1923) kun teksto de S.S. Wilson.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Emile Coué : La maîtrise de soi-même par l'autosuggestion consciente. La antaŭa titolo tekstis 'De la suggestion et de ses applications', Société Lorraine de psychologie appliquée,1922 (franca, Wikisource).

Coué kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Coué estis esperantisto, sed la libro kiun li verkis pri la metodo de la utiligo de la imago aperis origine en la franca sub la titolo La maîtrise de soi-même par l'autosuggestion consciente (La regado de si mem per konscia aŭtosugesto) kaj estis poste esperantigita fare de J. Borel, en 1924, Eld. Ellersiek & Borel, Berlin kaj Dresden, en la serio Esperanta Biblioteko Internacia nro 33, retlegebla kiel bitlibro[2].

Recenzo de la libro:

Citaĵo
 Elmontro de influo de la volo por kuraco de malsanoj, kaj bona prezentado de la metodo por eduko de la volo. Esperantistoj devas nepre legi tiun verkon, eĉ se ili ne estas malsanaj: tie ili trovos rimedojn por sugesti al siaj konatuloj, ke Esperanto finevenkos! 
— Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (franca) Coué réhabilité, eld. Vivez Soleil, Parizo, Gilbert Grellet & René Centassi (kun-aŭtoro de « La vie du dr. Zamenhof”, eld. Ramsay, Paris).
  • (franca) Charles Baudouin: Suggestion und Autosuggestion. Schwabe, Basel 1972, ISBN 3-7965-0303-9.
  • (germana) Johannes Heinrich Schultz : Wie ist die Behandlung nach Coué zu beurteilen und auszuüben? In: Fortschritte der Psychotherapie. 1925, S. 41–43.
  • (germana) Fritz Schwarz: Autosuggestion - die positive Kraft. Eine Anleitung nach der Methode Coué. Synergia, Darmstadt 2007, ISBN 978-3-940392-06-0 (Neuauflage des Ausgabe 1925).
  • (angla) Lindsay B. Yeates: Émile Coué and his “Method”. In: Australian Journal of Clinical Hypnotherapy & Hypnosis. Bd. 38, H. 1, Herbst 2016, S. 3–79 (online: 1, 2, 3).
  • (rusa) Сознательное самовнушение как путь к господству над собой. Методы, техники, практика. (2012) ISBN 978-5-413-00687-0.
  • (finna) Kuinka parannan itseni suggestiolla: ainoa Couén itsensä kirjoittama esitys maailmankuulusta parannustavastansa; ranskan kielestä suom. Lauri Karila, Pori, Sallinen & Virtanen, 1977 (1. p. 1927)
  • (esperanto) -> Coué kaj Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Claude Piron, Forgesita saĝulo: esperantisto Charles Baudouin, Brazila Esperantisto, julio 2002, paĝoj 13-17.
  2. La regado de si mem per konscia aŭtosugesto en Vikimedia Komunejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Emile Coué : "La regado de si mem per konscia aŭtosugesto" (bitlibro, PDF)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Johannes Heinrich Schultz

Hipnoto