Emile Lombard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile Lombard
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1903 (1903-04-28) (120-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 3820
vdr

Émile LOMBARD (lonbar), mortis la 28-an de aprilo 1903, estis franca esperantisto kaj doktoro pri filologio, instruisto ("licea profesoro") en Parizo.

Lombard esperantiĝis jam en 1890. Li estis direktoro de la revuoL' Etranger“, (titolita „Concordia“ en 1899), kies celo estis disvastigo de fremdaj lingvoj; li enkondukis Esperanton en sian revuon samnivele kun la angla kaj la germana lingvoj. Tio estis la unua revuo favora por Esperanto; ĝi publikigis preskaŭ ĉiumonate artikolojn pri Esperanto, kaj altiris al la movado kelkajn pionirojn (f-ino Jeanne Zabilon d'her Ranfaing, f-ino Alice Roux ktp.).