Saltu al enhavo

Emile Malanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emile Malanda Nianga)
Émile Malanda Nianga
Fotis Mireille Grosjean en 2013 dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Fotis Mireille Grosjean en 2013 dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1967
en Kwilu-Ngongo,  Demokratia Respubliko Kongo
Morto 5-an de januaro 2025
en Matadi,  Demokratia Respubliko Kongo
Lingvoj Esperanto
Nacieco Demokrata Respubliko Kongo
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo
Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Émile MALANDA NIANGA (naskiĝis la 20-an de decembro 1967 en Kwilu Ngongo, forpasis la 5-an de januaro 2026 en Matadi) estis esperantisto de Demokratia Respubliko Kongo, aginta ankaŭ en Sud-Afriko.

Li eklernis Esperanton en 1987. En 1991 li ekinstruis la lingvon en la Universitato de Kinŝaso, kie li kreis la Esperanto-klubon Esperanta Kultura Movado (EKM), la tutunuan universitatan Esperanto-klubon en D. R. Kongo. Li verkis (neeldonitan) Esperanto-lernolibron en la lingala. En 1995 li fariĝis membro de la landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Demokratia Respubliko Kongo. Inter 2003 kaj 2006 li estis prezidanto de la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en D. R. Kongo.

Li estis individua membro de UEA de 1997. En 2000 li fariĝis membro de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF). En 2001 li fariĝis membro de la Afrika Komisiono de UEA, en kiu li kunlaboris dum pluraj mandatoj, de kiu li fariĝis kunordiganto por la periodo 2016-2019.

En 2009 li translokiĝis al Sud-Afriko. Tie li kunlaboris por la starigo de la sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) de Sud-Afriko, kiu estis oficiale registrita dum la 46-a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio, en 2013.

La 31-an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero, Argentino, li partoprenis kiel ludanto de la Esperanta teamo de futbalo en la Futbala matĉo inter la Elektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo.

En julio 2015, en Oostende, Belgio, li estis elektita kiel estrarano de ILEI.

En 2019 li revenis al D. R. Kongo kaj ekloĝis en Kinŝaso. Reveninte sian hejmlandon, li komencis agadi en la kunlaborado inter la Esperanto-movado kaj la nacia komisiono de D. R. Kongo por UNESKO. Li ankaŭ agadis en la asocio Monda Helpo.

Li servis kiel konsilanto de la Afrika Komisiono de UEA post 2019 ĝis sia morto.