Emile Van Damme
Aspekto
| Emile Van Damme | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de oktobro 1927 en Saint-Gilles / Sint-Gillis |
| Morto | 7-an de majo 2019 (91-jaraĝa) en Schepdaal |
| Lingvoj | Esperanto • nederlanda • germana |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Okupo | |
| Okupo | instruisto esperantisto |
Emile VAN DAMME (naskiĝis en Sint-Gillis apud Bruselo la 27-an de oktobro 1927, mortis en Schepdaal la 7-an de majo 2019) estis belga esperantisto kaj verkisto. Li estis instruisto pri ĝermanaj lingvoj en tiu urbo, aktiva kunlaboranto de la loka verdula partio kaj de Oxfam-mondkomerco. Li verkis Esperanto-kurson por afrikanoj. Li estis konstanta kunlaboranto de la revuoj Horizontaal kaj Monato.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Grammaire ABC d'Espéranto, franclingva Esperanto-gramatiko, kune kun Christiane De Vleminck, eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 1989 (plurfoje reeldonita).
- Dolĉe-amare, originala poemaro en la Serio Stafeto, eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 1990.
- Gramatika ABC-mempraktikilo, eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 1993.
- ABC-gramatiko de Esperanto, kune kun Christiane De Vleminck, eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 1994.
- Leksikaj Ekskursoj, kune kun Christiane De Vleminck, eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 1997 (plurfoje reeldonita).

