Emiliaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emilia lingvo)
Emiliaj lingvoj
la lingvoregiono jen helroze (pli malhelroze parolatas la romanjaj dialektoj)
la lingvoregiono jen helroze (pli malhelroze parolatas la romanjaj dialektoj)
dialekto • lingvo • dialektogrupo • moderna lingvo
emilia-romanja dialektaro
Parolantoj 1 300 000
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 egl
  Glottolog emil1241
Angla nomo Emilian
Franca nomo émilien
vdr

La esprimo emiliaj lingvoj plusendas al grupo de lokaj lingvoj, populare ankaŭ vokitaj al dialektoj. La dialektoj grupiĝas en la emilia-romanja dialektaro, estas parto de la gaŭlo-itala lingvaro, kaj estas parolataj en la historia regiono de Emilio. Kvankam ofte referita kiel itala dialekto (eĉ fare de ĝiaj parolantoj), ĝi (respektive ili) ne descendas de la itala lingvo.

Gaŭlo-italaj lingvoj estas okcidentlatinidaj lingvoj (ili konservas novigajn fonetikajn kaj sintaksajn ecojn), kiel la franca, la okcitana kaj la kataluna, dum la itala estas parto de orientlatinidaj lingvoj.

Fonetika kaj vortproviza limoj inter emiliaj kaj la aliaj gaŭlo-italaj lingvoj ne estas ekzakte difinitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]