Emilio Asper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Asper
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 100 (0100-01-01)
Morto 30-an de novembro 249 (0249-11-30) (149-jaraĝa)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo gramatikisto • aŭtoro
vdr

Emilio AsperEmilio Aspro estis gramatikisto de latino kiu vivis ŝajne en la 1-a2-a jarcentoj n.e.

Aspro verkis komentariojn pri Terencio, Salustio kaj Vergilio, pri iliaj enhavoj kaj formoj, inkludante paralelismojn kun aliaj aŭtoroj. Nombraj fragmentoj de la komentario pri Vergilio montras, ke kiel kritikisto kaj komentariisto, li posedis bonajn kriteriojn kaj juĝkapablon. Ili estas presitaj en Keil, Probi en Vergilii Bucolica Commentarius (1848); vidu ankaŭ Suringar, Historia Critica Scholiastarum Latinum (1834); Grafenhan, Geschichte der klassischen Philologie im Alterthum, iv (1843-1850).[1]

Estas ankaŭ du mallongaj gramatikaj traktaĵoj sub la nomo de Aspro, ne tiom valoraj, kaj plej verŝajne ne de la komentariisto, ĉar ili apartenas al tre posta dato; nome de la tempo de Prisciano (6-a jarcento). Ambaŭ estas presitaj en Keil, Grammatici Latini.[1]

Oni supozas, ke Elio Donato prunteprenis materialon libere el Aspro.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo de la Encyclopædia Britannica de 1911 pri Asper, Aemilius. Alirita la 24an de aprilo 2020.
  2. Thomsin, Alfred (1952) Étude sur le commentaire virgilien d'Aemilius Asper Bibliothèque de la Faculté de philosophie et lettres de l'Université de Liège.