Emilio Barbón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emilio BARBON)
Emilio Barbón
Persona informo
Emilio Barbón Martínez
Naskiĝo 26-an de majo 1930 (1930-05-26)
en El Rebollusu
Morto 30-an de novembro 2002 (2002-11-30) (72-jaraĝa)
en La Pola Llaviana
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emilio BARBÓN (naskiĝis la 26-an de majo 1930 en El Rebollusu; mortis la 14-an de junio 2003) estis heroo de Hispana Socialista Partio (PSOE) dum la reĝimo de Francisco Franco.

Tiutempe la partio kunvenis sekrete. Parolantoj sin kaŝis malantaŭ kurteno. Sed kiam iu homo kun du lambastonoj parolis per distinga akĉento de Asturio pri pasia fordono, intelekta rigoreco kaj kuraĝo, ĉiuj rekonis Barbón.

Li naskiĝis en la socialista mineja regiono de Pola de Laviana. Li suferis per infana paralizo, kiu prokrastis lian instruadon kaj devigis lin uzi bastonojn kaj rulseĝon. Tio tamen fortigis lin por venki la obstaklojn de la vivo.

En 1957 li diplomitiĝis ĉe la Universitato de Oviedo kaj poste laboris kiel juristo, kaŝante sian politikan agadon por PSOE kaj la sindikato de Ĝeneralaj Laboristoj. En 1958 la tuta komitato de la Asturia PSOE arestiĝis. Barbón fariĝis kerno de nova estraro. Li forte subtenis la strikon de ministoj en Asturio je 1962, kiu skuis la Franko-reĝimon, montris fendojn en la Katolika Eklezio kaj alportis kritikon de aliaj eŭropaj landoj. Barbón multfoje arestiĝis kaj dufoje enkarceriĝis.

En la fruaj 1970-aj jaroj, la reĝimo elloĝigis multajn kamparajn farmistojn pro rezervuja projekto en Rioseco. Barbón leĝe defendis multajn familiojn preskaŭ senpage - nur por la kosto de la uzita papero. Arestitaj sindikatestroj petadis la ruĝan juriston el Laviana, kaj li estis vokita.

Dum la periodo post Franco Barbón forte subtenis malsekretecon. Li estis sindikatestro en Asturio de 1975 ĝis 1989. Li tenis plurajn ministrajn oficojn kaj en 1989 iĝis juĝisto de la Ĉefa Juĝistaro. En 1999 Asturio kaj Hispanio donis al li plurajn dekoraciojn.

Eĉ la malamikoj de Barbón konfesis pri lia fizika kaj morala kuraĝo kaj profunda respekto pro politika etiko. Ĉe lia funebra solenaĵo, eĉ dekstruloj ĝentile staris, dum la ĉerko, kovrita de la ruĝa standardo, portiĝis inter pugnaj salutoj kaj entombiĝis je la melodio de La Internacio.