Emilio Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Fernández
Fernández kun Marilyn Monroe en 1962.
Fernández kun Marilyn Monroe en 1962.
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1904 (1904-03-26)
en Coahuila
Morto 6-an de aŭgusto 1986 (1986-08-06) (82-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Familio
Amkunulo Columba Domínguez
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristomilitisto • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Emilio FERNÁNDEZ Romo (Mineral del Hondo, Coahuila, Meksiko, 26-a de Marto 1904[1]​ – Meksikurbo, 6-a de Aŭgusto 1986​[2]) estis elstara meksika reĝisoro, aktoro kaj produktoro de meksika kino konata ankaŭ laŭ la kromnomo El Indio (la indiano), granda artisto kaj genia protagonisto de la orepoko de la meksika kino. Konsiderata kun la hispana Luis Buñuel, la plej bonkvalitaj reĝisoroj de la Sepa Arto de la 20-a jarcento de la hispanlingva mondo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emilio Fernández Romo estis filo de revolucia kolonelo kaj de virino posteula de indianoj Kikapú. El siaj gepatroj li heredis profundajn senton kaj amon por sia lando, same kiel kutimojn, indiĝenajn kredojn kaj pensojn kiuj kondukis lin konstrui sian personecon kiel homo de impetema karaktero.[3] Li partoprenis en la insurekcio de Adolfo de la Huerta kontraŭ la registaro de Álvaro Obregón en 1923, sed tiu malsukcesis kaj li estis enkarcerigita, sed fuĝis kaj ekziliĝis unue en Ĉikago kaj poste en Los-Anĝeleso. Tie li vivtenis sin en plej diverasj laborokupoj, proksime de la studioj de Holivudo, kio favoris sian alproksimigon al kino kiel figuranto kaj anstataŭanto de steluloj kiel Douglas Fairbanks. En 1928, ŝajne Cedric Gibbons, unu el la fondintoj de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj kaj kreinto de la Oskar-statueto, konis lin pere de Dolores del Río lia estonta edzino, kaj konvinkis lin pozi nuda kiel modelo por la statueto.[4]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris kiel duaranga aktoro en la dua duono de la 1920-aj jaroj. En 1930 li koincidis kun la alveno tien de la rusa reĝisoro Sergei Eisenstein, kies verkoj impresis lin pro lia estetiko tute diferenza al tiu de Holivudo; poste li estis ege influita pro la spektado de fragmentoj de ¡Que viva México!, filmo de Eisenstein farita en tiu lando, kiu plifirmigis sian intencon fari filmojn per stilo vigla kaj rekta, montrante la forton kaj belon de Meksiko.

Li protagonistis en Janitzio per rolo kiu poste estos lia stereotipo, kaj en 1941 li debutis kiel reĝisoro por La Isla de la Pasión. En 1943 Emilio Fernández kun Mauricio Magdaleno (verkisto), Gabriel Figueroa (fotisto), Dolores del Río kaj Pedro Armendáriz (geaktoroj) kunformis la teamon kiu atingos plej grandajn sukcesojn en la tiuepoka meksika kino. Ilia unua kunlaboro estis Flor silvestre, per kiu Dolores del Río debutis en la meksika kino. Poste, Fernández filmis María Candelaria, per kiu li ricevis la Orpalmon en la Festivalo de Cannes. Fernández disvolvigis sian propran stilon kun forta efiko en la kinindustrio, tiel ke lia interpretado de la rura Meksiko iĝis normo por la meksika kinindustrio kaj la stereotipa bildo de Meksiko en la mondo.

Omaĝa afiŝo de la Cineteca Nacional de México al Emilio "Indio" Fernández pro siaj 80 jaroj, 1984.

En 1945, kun bazo sur historio de la usona verkisto John Steinbeck (kiu adaptis la scenaron kunlabore kun li), li filmis La perla, lia majstroverko, konsiderata de la kritiko kiel elstara artaĵo; per tiu filmo li famiĝis internacie, kaj ricevis multajn premiojn. Poste venis Enamorada kun María Félix; El fugitivo, (kunlabore kun la fama usona reĝisoro John Ford); Río Escondido (premiita al la fotarto en la festivalo de Karlovy Vary); Pueblerina kun sia tiama kunulino, la aktorino Columba Domínguez, kaj La malquerida, ĉiuj montrantaj realismon kaj naciismon kun forta indiĝena kaj kamparana karaktero montrante amon por la meksika pejzaĝo kaj por la belo de la sgos indiĝenaj trajtoj. En 1950, Salón México ricevis la premion al Fotarto en la festivalo en Bruselo. Finfine, li turnis sin al urbaj filmoj, nome Víctimas del pecado (protagonizita de Ninón Sevilla), kaj Cuando levanta la niebla, kun Columba Domínguez kaj Arturo de Córdova. En 1950, li faris sian nuran filmon en Holivudo, nome The Torch, reversio de Enamorada protagonizita de Paulette Goddard.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ekde mezo de la 1950-aj kaj laŭlonge de la 1960-aj jaroj lia laboro kiel reĝisoro dekadencis, dum li plue aktoris, ekzemple en La cucaracha (1959), La bandida (1963); The Night of the Iguana (1964, reĝisorita de John Huston, kie li kunaktoris kun steluloj kiel Richard Burton kaj Ava Gardner); Return of the Seven (1966); Sierra prohibida (1966, kun Marlon Brando), inter multaj aliaj. Sed li jam ne plu estis fama reĝisoro. Fine de la 1970-aj jaroj, li enkotiĝis en problemoj, estis enprizonigita, malriĉiĝis kaj liaj lastaj jaroj estis malfacilaj. Li entute partoprenis en ĉirkaŭ 129 filmoj.

Laŭlonge de sia vivo li havis multajn ama(n)tinojn kaj edzinojn, kun kelkaj el kiuj li havis gefilojn. La rilatoj kun kaj inter plej partoj el tiuj estis katastrofaj. Je lia sentestamenta morto, okazis tumulta polemiko ĉefe pro la domego inter ili: lia unua filino Adela memnomumis sin tutheredanto, malprofite al la gefratoj kaj al Columba Domínguez.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Para recordar a Emilio “El Indio” Fernández, a 108 años de su nacimiento». sinembargo.mx. 26-a de marto 2012. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  2. Ricardo Hernández (6-a de Aŭgusto 2011). «El Indio nos dejó hace 34 años». Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine El Sol de México. Konsultita la 3an de Januaro 2014.
  3. FERNÁNDEZ ROMO, Emilio "Indio" (1904-1986) Biografio. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  4. «6 things you may not know about Oscar statuettes». forevergeek.com. Marto 2010. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Taibo I, Paco Ignacio (1987). Emilio Fernández <1904-1986>. Universidad de Guadalajara. ISBN 968-895-016-5.