Emily Dickinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emily Dickinson 1846 aŭ 1847

Emily Elizabeth DICKINSON (10-a de decembro 1830 - 15-a de majo 1886) estis usona poeziisto. Kvankam ŝi ne estis multe konata dum sia vivo, Dickinson iĝis apud Walt Whitman unu el la du plej gravaj poeziistoj de la usona literaturo de la 19-a jarcento. Ŝi vivis grandaparte private kaj nur malpli ol dekduo el ŝiaj poeziaĵoj estis publikigitaj antaŭ ŝia morto. De 1890 ĝis 1955 oni presis ĉiujn ŝiajn 1775 poemojn, kio certigis al ŝia verko internacian atenton. Hodiau Emily Dickinson estas rekonata kiel unu el la grandaj poetoj de la anglalingva literaturo.

La lirika verko

Kvankam Emily Dickinson pasigis preskaŭ sian kompletan vivon en sia hejmo, ŝian lirikan verkon markas transnorma vasteco. La limigita spertoradiuso ne baris, sed spronis ŝian kreadon, ĉar ŝi kapablis image transformi la malgrandan kaj superrigardeblan mondon, kiu formis ŝian vivomedion, en mondon grandan.

Emily Dickinson skribis mallongajn kaj tre intensajn poemojn; malgrandaj observoj en la naturo instigis ŝin al fortaj emocioj kaj metafizikaj konsideroj. Ŝi preferis la temojn naturo, amo, morto, mortatendo, senmorteco, abnegacio kaj rezigno.