Emily Kathleen Grace Osmotherly
| Emily Kathleen Grace Osmotherly | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Emily Kathleen Grace Varndell |
| Naskiĝo | julio 1898 en Chertsey en la tradicia angla graflando Surio |
| Morto | la 17-an de oktobro 1980 |
| Lingvoj | angla • Esperanto |
| Familio | |
| Edz(in)o | Edward Knight Osmotherly (1949–) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Emily Kathleen Grace OSMOTHERLY (naskiĝis kiel Emily Kathleen Grace VARNDELL en julio 1898 en Chertsey en la tradicia angla graflando Surio, mortis en aĝo de 82 jaroj la 17-an de oktobro 1980 en aŭ ĉe Granda Londono)[1] estis membro de Brita Esperanto-Asocio (BEA), de la Ilforda Esperanto-Societo en la urbodistrikto Redbridge de Granda Londono, la Londona Esperanto-Klubo, kaj la Societo de Britaj Esperantaj Instruistoj. Dum kelka tempo ŝi kunredaktis “La Britan Esperantistob”, kaj la numeroj 641 (decembro 1958) ĝis 646 (majo 1959) estis ĝia ĉefredaktoro. Nekrologo pri ŝi aperis en La Brita Esperantisto (novembro-decembro 1980). Ankaŭ ŝia edzo, Edward Knight Osmotherly (n. en 1904, m. ĉirkaŭ 1987 en aŭ ĉe Granda Londono[2][3] aŭ Ted Osmotherly, estis esperantisto. La paro geedziĝis en aprilo 1949 en West Ham, Essex, kaj li kiu finis Esperanto-kurson en 1931, precipe aktivis favore al la brita Unitarian Esperanto Society,[4] interalie publikiganta kristanan kantaron sub la titolo Liberala Himnaro (Londono 1948).[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ ancestry.co.uk
- ↑ laŭ ukcensusonline.com: Edward Knight Osmotherly en Essex aĝis 7 en 1911; Edward Knight Osmotherly mortis ĉirkaŭ 1987 en aŭ apud Londono
- ↑ Laŭ La Brita Esperantisto, februaro 1931 estis indiko: "Edward K. Osmotherly, Plaistow" sukcesis en elementa ekzameno
- ↑ The British Esperantist, numero 11-12 1946, paĝo 193. Arkivita el la originalo je 2020-06-03. Alirita 2025-09-08 .
- ↑ prezento de la Liberala Himnaro, kun listo de enhavo kaj multaj skanaĵoj de individuaj himnotekstoj en la retejo hymnary.org

