Eminem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Eminem performing in 2011.jpg
Eminem en 2011

Eminem, aŭ realnome: Marshall Bruce MATHERS (* la 17-an de oktobro 1972) estas blankula repkantisto kiu famiĝis pro "Slim Shady" (slim ŝedi, 1999). Li estis helpita de la fama repkantisto Dr DRE kiu ankaŭ produktis Snoop Doggy Dogg. Eminem kaŭzis skandalon pro sia proceso, en kiu li estis kondamnita al malliberejo pro perforto. Li batis la amanton de sia edzino. Eminem estas ankaŭ konata pro sia malamikema parolo kontraŭ la samseksemuloj.

Oktobre de 2004 aperigis li la videoon Mosh, per kiu li esprimis sian pozicion en la usona prezidenta elekto kontraŭ la reelekto de George W. Bush. Li kritikis, malgloris en la videoo Buŝ-on kaj videofine alvokis baloti kontraŭ Buŝ. Post la venko de Buŝ, oni ŝanĝis la videofinon al sceno pri atako kontraŭ la senato.

Diskaro

  • Infinite, 1996
  • The Slim Shady LP, 1997
  • The Slim Shady LP, 1999
  • The Marshall Mathers LP, 2000
  • Off the Wall, 2001
  • Devils Night, 2001
  • The Eminem Show, 2002
  • 8 Mile, 2003
  • Eminem Is Back, 2004
  • D12 World, 2003
  • Encore, 2004
  • Curtain Call The Hits, 2005
  • The Re-up, 2006
  • Relapse, 2009
  • Recovery, 2010
  • Hell: The Sequel, 2011

Web