Saltu al enhavo

Emisio (apartigilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emisio povas havi tre diversajn signifojn depende de la koncerna fako.[1]

Emisio estas eldono de valorpaperoj kaj de kontanta mono al publiko fare de la rajtigita kreinto, tiel ke tiuj dokumentoj ekhavas sian valoron.

Emisio de valorpaperoj

[redakti | redakti fonton]

Temas pri vendo de novaj valorpaperoj, ofte helpe de banko kaj borso. La emisianto estas

Emisio de mono

[redakti | redakti fonton]

Banknotoj kutime estas emisiataj de centra banko.[2] Monerojn ofte emisias la koncerna ŝtato. Dum valorpaperojn en merkata ekonomio rajtas emisii ĉiu, kiu obeas al difinitaj reguloj, monon rajtas emisii nur unu instanco (aŭ almenaŭ malmultaj difinitaj) en ĉiu lando.

Emisio estas elsendo de partikloj,[3] gasoj aŭ fizikaj radioj (kiel ekzemple pri emisia nebulozo).

En medicino, "emisio" estas sinonimo al ejakulo, la elkorpigo de spermo el vira korpo. Aparte ofte la specifa termino "nokta emisio" estas sinonimo al polucio, senintenca elfluo de sperma likvaĵo (nevola ejakulo) dum dormo de junuloj kaj viroj. Medicinaj problemoj pri ejakulo kaj polucio traktiĝas en la fako urologio, kiu ankaŭ kovras la temojn de reprodukta medicino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo emisio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 236
  2. "Eŭropa Unio planas emisii grandvalorajn monbiletojn" en Philip Brewer: Dolaroj kaj eŭroj grandbilete, revuo Monato, 1999/01
  3. "La emisiado kiu kaŭzas la forcejan efikon kreskis en multaj landoj" en Roland Rotsaert: Medio-indulgo de la ĉefaj ekonomiaj sektoroj, revuo Monato, 2001/03