Emlyon Business School
| Emlyon Business School | ||
|---|---|---|
| Grande école negoco | ||
| moto | Fruaj farantoj ekde 1872 | |
| Informoj | ||
| fondodato | 1872 | |
| fondinto(j) | chamber of commerce of Lyon vd | |
| speco | Grande école de commerce et de management (Privata esplora universitato kaj komerca lernejo) | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 45° 44′ 30″ N, 4° 50′ 22″ O (mapo)45.7415382311724.8393881406864Koordinatoj: 45° 44′ 30″ N, 4° 50′ 22″ O (mapo) | |
| lando | Francio | |
| urbo | Liono | |
| adreso | 144, avenue Jean Jaurès | |
| poŝtkodo | 69007 | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 9 000 vd (stato: 2021) | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| ||
| filioj | ||
| vd | ||
| jura formo | SA à directoire (s.a.i.) • Société anonyme • asocio laŭ leĝo de 1901 vd | |
|
| ||
EMLYON Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Liono, Sankta-Stefano, Kazablanko[1] kaj Ŝanhajo. Ĝi estis fondita en la jaro 1872.
EM Lyon okupis la 14-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2014 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la tridekan rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 68-an rangon tutmonde[4].
La studprogramojn de EM Lyon akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[5]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Jean-Pascal Tricoire (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Schneider Electric), Stéphane Bern (raportisto) kaj Gwendal Peizerat (glaci-sketisto)[6].
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ EM Lyon s’installe à Casablanca Arkivigite je 2016-01-02 per la retarkivo Wayback Machine france
- ↑ European Business School Rankings 2014 Arkivigite je 2015-11-28 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Masters in Management 2015 Arkivigite je 2015-10-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Executive MBA - Le chant des sirènes france
- ↑ Triple accredited business schools (AACSB, AMBA, EQUIS) angle
- ↑ L’ex-champion olympique Gwendal Peizerat continue sur sa lancée france



