Emma Eckstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emma Eckstein
Emma eckstein.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1865 (1865-01-28)
en Gaudenzdorf
Morto 30-an de julio 1924 (1924-07-30) (59-jara)
en Vieno
Mortokialo cerba sangado
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Frat(in)oj Friedrich Eckstein • Gustav Eckstein • Therese Schlesinger-Eckstein
Okupo
Okupo psikoanalizisto
Information icon.svg
vdr

Emma ECKSTEIN (1865–1924) estis aŭstra aŭtoro. Ŝi estis "unu el la plej gravaj pacientoj de Sigmund Freud kaj dum mallonga tempoperiodo ĉirkaŭ 1897, iĝis psikoanalizisto ŝi mem".[1] Ŝi estis priskribita kiel "la unua analizistino", kiu iĝis "kaj kolego kaj paciento" de Freud.[2] Kiel analizisto, "laborante ĉefe en la areo de seksa kaj sociala higieno, ŝi esploris ankaŭ kiel sonĝoj, tiuj "parazitaj plantoj", invadas la vivon de junulinoj."[3]

Ernest Jones metis ŝin kun figuroj kiaj Lou Andreas-Salomé kaj Joan Riviere kiel "tipo de virino, de pli intelekta kaj eble vireca karaktero...[kiu] ludis rolon en lia vivo, aldone al liaj masklaj amikoj kvankam de pli fajna kalibro."[4]

Ĉe Freud[redakti | redakti fonton]

Post Wilhelm Fliess operaciis Freud ripete en lia nazo kaj sinusoj por trakti "nazrefleksan neŭrozon",[5] kaj Freud resendis sian pacienton Emma Eckstein al li. Laŭ Freud, ŝia historio de simptomoj inkludis akrajn krurdolorojn kun posta limigita movkapablo, same kiel stomakaj kaj menstruaj doloroj. Tiuj doloroj estis, laŭ la teorioj de Fliess, okazigitaj de ofta masturbado kiu, ĉar la histo de la nazo kaj la generaj organoj estas ligitaj, estis kuraceblaj per la forigo de parto de la meza nazkonko.[6][7] La kirurga operacio de Fliess montriĝis katastrofa, rezulte en abunda, ripeta nazsangado – li lasis duonmetron de gazbendo en la nazkavo de Eckstein - kaj posta forigo kiu lasis ŝin permanente disfigurita. Dekomence, kvankam konscia de la kulpo de Fliess – Freud fuĝis el la rimeda kirurgado hororigita – li povis nur reveni al prudenta intimigo en sia korespondado al Fliess pri la naturo de lia katastrofa rolo kaj en postaj leteroj montris zorgitan silenton pri la afero aŭ pli bone revenis al la evitema temo de la histerio de Eckstein. Freud finfine, je la lumo de la historio de adoleska memtranĉado kaj neregula naza (kaj menstrua) sangado fare de Eckstein, konkludis, ke Fliess estis "tute senkulpa", ĉar la post-operaciaj hemoragioj de Eckstein estis histeriaj "dezir-sangadoj" ligitaj "al malnova deziro esti amata en sia malsano" kaj disvolvigitaj kiel rimedo por "reveki la afekcion de [Freud]". Eckstein tamen pluigis sian analizon kun Freud. Ŝi revenis al plena moveblo kaj sekvis la praktikon de la psikoanalizo mem.[8][9][6]

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Eckstein, E., Die Sexualfrage in der Erziehung des Kindes (Leipzig 1904)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Eckstein, Emma" Alirita la 5an de februaro 2020.
  2. Lisa Appignanesi & John Forrester, Freud's Women (London 2005) p. 204 kaj p. 144
  3. Elizabeth Bronfen, The Knotted Subject (1998) p. 243
  4. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (Penguin 1964) p. 474
  5. Sulloway 1992 [1979], pp. 142ff.
  6. 6,0 6,1 Masson, Jeffrey M. (1984) The Assault on Truth. Freud's Suppression of the Seduction Theory. New York City: Farrar, Straus and Giroux,
  7. Bonomi, Carlos (2015) The Cut and the Building of Psychoanalysis, Volume I: Sigmund Freud and Emma Eckstein. London: Routledge, p. 80.
  8. Gay 2006, pp. 84–87, 154–56
  9. Schur, Max. "Some Additional 'Day Residues' of the Specimen Dream of Psychoanalysis." En Psychoananalysis, A General Psychology, eld. R.M. Loewenstein et al. New York: International Universities Press, 1966, pp. 45–95