Emma Orczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Orczy
Persona informo
Orczy Emma
Naskonomo Emma Magdalena Rozália Mária Jozefa Borbála Orczy de Orci
Naskiĝo 23-an de septembro 1865 (1865-09-23)
en Tarnaörs,  Reĝlando Hungario (1538–1867)
Morto 12-an de novembro 1947 (1947-11-12) (82-jaraĝa)
en Henley-on-Thames,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario vd
Alma mater West London School of Art • Heatherley School of Fine Art vd
Familio
Dinastio Orczy vd
Patro Bódog Orczy vd
Patrino Emma, Gräfin Wass de Czege vd
Edz(in)o Montagu Barstow vd
Profesio
Okupo tradukisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistodramaturgo • novelisto • verkisto de krimfikcio vd
Verkado
Verkoj Ruĝa Anagalo ❦
Sir Percy Leads the Band ❦
I Will Repay vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Emma Orczy [orci], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Orczy Emma Magdolna Rozália Mária Jozefa Borbála estis hungardevena-angla verkisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis orci.

Kovrilpaĝo de libro de Emma Orczy

Emma Orczy [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1865 en Hungario en Tarnaörs, ŝi mortis la 12-an de novembro 1947 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emma Orczy aĝis 15, kiam la barona familio translokiĝis al Londono. Ŝi lernis la anglan lingvon, ankaŭ pentroarton kaj muzikon. En 1894 ŝi edziniĝis, ŝi naskis filon en 1899. Tiutempe ŝi komecis kontribui por grandigi la familian buĝeton, krome kelkaj el ŝiaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en la Reĝa Akademio en Londono kaj Arthalo Budapeŝto. Ŝia kariero en muziko kaj pentrado fiaskis, sed la verkista kariero bone sukcesis. Komence kelkaj detektivaj romanoj jam aperis. La sekvaj kontribuoj estis tiel sukcesaj, ke ŝi povis aĉeti biendomon en Montekarlo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • The Old Man in the Corner (1900-1909) - serio de detektivaj historioj
  • La ruĝa anagalo (1903) - romano kun malsukceso, sed post 2 jaroj en formo teatraĵo portis furoran sukceson (prezentita 2000-foje, poste la romano estis tradukita al 14 lingvoj, ankaŭ estis kreitaj 30 kinejaj aŭ televiziaj filmoj, fine la verko aperis kiel muzikalo)
  • Unto Caesar (1914), (hungare: Adjátok meg..., 1925)
  • The Honourable Jim (1924), (hungare: Jim úrfi, 1929)
  • Links in the Chain of Life (1947) - membiografio

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]