Saltu al enhavo

Emma Pollmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Pollmer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1856 (1856-11-22)
en Hohenstein-Ernstthal
Morto 13-an de decembro 1917 (1917-12-13) (61-jaraĝa)
en Arnsdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Karl May Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emma Lina POLLMER (naskiĝinta la 22-an de novembro 1856 en Hohenstein, mortinta la 13-an de decembro 1917 en Arnsdorf; malfraŭline: Emma May) estis la unua edzino de la furorverkisto Karl May.

Ĉar Emma kun amikinoj ofte gastis en la domo de Wilhelmine Schöne, fratino de Karl May, ŝi konatiĝis kun Karl, tiam redaktoro de la kolportista eldonejo de Heinrich Gotthold Münchmeyer en Dresdeno. Laborante je propraj manuskriptoj, karl ofte gastis hejme ĉe la fratino. En majo 1877, Emma sekvis lin al Dresdeno. Mallonge antaŭe li estis maldungigita. Pauline Münchmeyer, edzino de la eldonejposedanto, vane intencis geedzigi Karl May kaj la fratino Minna Ey. Feliĉe, May en aŭtuno 1877 povis ekdeĵori redaktiste ĉe la dresdena eldonejo Bruno Radelli kiu eldonis la distran periodaĵon "Frohe Stunden". Post kuna loĝado kun Emma en la dresdena kvartalo Striesen. La paro transloĝiĝis en julio 1878 al Hohenstein, post kiam May maleklaboris por "Frohe Stunden".

Geedziĝo okazis post la morto de la avo de Emma en 1880: sekvis la profesia ekfloro de Karl May kaj verkare li ŝin plurfoje per nomo menciis.[1] En 1896 akiris May en Radebeul vilaon. En marto 1899, Karl May ekvojaĝis al Oriento sen la edzino proponante al ŝi postveni al Port Saido, eble kun la bonege konata paro Richard kaj Klara Plöhn. Tiutempe ekis la unua publicistaj atakoj kontraŭ May. Tiutempe May pli kaj pli proksimiĝis al Klara Plöhn.[2] Okaze de vojaĝo Sudtirolon en julio 1902 al la Mendel-intermonto, Emma kaj Karl May tute fremdiĝis unu de la alia. En oktobro 1902 la du ekloĝis malkune.

Karl May, kiu alfrontis plurajn procesojn kontraŭ li, verkis psikologian eseon pri Emma Pollmer Frau Pollmer. Eine psychologische Studie, kaj naive ekvojaĝis kun la nova edzino Klara al Norda Ameriko. Sed tiutempe la ĵurnalisto Rudolf Lebius ege kampanjis en Eŭropo kontraŭ May baziĝante eble sur asertoj de Emma.

Emma amikiĝis en Vajmaro kun la muzikisto Fritz Appunn; en 1912 ŝi transloĝiĝis Berlinon kaj en 1914 ŝi pacientis dum kelkaj monatoj en frenezulejo en Schöneberg; ĝis 1916 ŝi vivis en la loĝejo de Appunn kaj ties fianĉino Johanna Lange. Pli malfrue, Emma Pollmer ree transloĝiĝis al Vajmaro. Ekde junio 1916 ŝi troviĝis en kliniko en Arnsdorf kie ŝi forpasis en decembro 1917.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ekz. Im Reiche des silbernen Löwen I–II (1898), Am Jenseits (1899), Et in terra pax (1901); kontraŭe al la dua edzino Klara, legeblas verkare nur malrekte pri Emma. Emma mem nenie ludis propran romanrolon.
  2. La biografo Maschke tiun ĉi tempon priskribis jene: Der Autor und die beiden Frauen um ihn bedurften offensichtlich im Lauf der Zeit immer mehr der Erholung. Je näher Karl Klara kam, um so weiter entfernte er sich von Emma, der dieser Wandel auf die Dauer nicht entging. Er, ein überarbeiteter Neurotiker […], Emma eine kränkelnde, in ihren Gefühlen durch den Mann und die Freundin verletzte Frau; er zum Jähzorn […], sie zur Hysterie neigend – sie mußten einfach oft die Beherrschung verlieren. Kleinigkeiten, an sich belanglose Vorkommnisse, lösten Zank und Streit aus und vergifteten das bisher gute Verhältnis zueinander. - Traduko: La aŭtoro kaj la du virinoj ĉirkaŭ li evidente bezonis pli kaj pli da ripozo dum tiu tempo. Ju pli Karl proksimiĝis al Klara, des pli li distanciĝis de Emma, kiu finfine rimarkis ĉi tiun ŝanĝon. Li, trostreĉita neŭrotikulo [...], Emma malsanema virino, vundita en siaj sentoj de la viro kaj la amikino; li inklina al koleremo [...], ŝi al histerio - ili simple devis ofte perdi la memregon. Bagateloj, en si mem sensignifaj okazaĵoj, estigis kverelojn kaj disputojn kaj venenis la ĝis tiam bonan rilaton inter ili. - Ĉe: Maschke (1973), p. 98