Emmanuel Ruben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuel Ruben
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1980 (1980-11-16) (43-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École normale supérieure de LyonNacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizaciojUniversitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono
Okupo
Okupo verkistogeografo
vdr

Emmanuel RUBEN, pseŭdonimo de Jérémie Emmanuel Ruben Brassac, naskiĝinta la  16-an de novembro 1980(nun 1980-11-16) en Liono, estas franca verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emmanuel Ruben studis geografion en la Supera Normala Lernejo de Liono[1]. Li daŭrigis siajn studojn en Parizo, en la Instituto de Geografio de la universitato Panthéon-Sorbono kaj en la Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj.

Li sukcesis akiri la agregacion de geografio en 2004, li instruis historion kaj geografion ekstere de Francio kaj poste en pariza antaŭurbo.

Post pluraj eksterlandaj restadoj, li eldonis sian unuan romanon en aŭgusto 2010. Li kunlaboris en diversaj revuoj (Ravages[2], Edwarda[3], Sens Public[4], Possession, immédiate[5], Remue.net[6], Le Courrier des Balkans[7], Huffington Post[8], Hippocampe[9]).

Lia tria romano, La ligne des glaces (la linio de la glacioj), estas la unua parto de eŭropa verko pri kiu li laboras ekde pluraj jaroj. La libro estis elektita por la premio Goncourt.

De 2014 ĝis 2017, li estis akceptita de multaj verkistejoj kaj li estis gasto de literaturaj manifestacioj en Francio kaj en aliaj landoj. Li ricevis la premion de la rezidentejo de la Fondation de Treilles.

Ekde 2015, li partoprenis la aventuron de la Inculte-Kolektivo, kun kiu li entreprenis diversajn verkajn plurmanajn projektojn. Li kontribuis tiel je kolektivaj volumoj, En procès. Une histoire du XXe siècle (2016) kaj Le Livre des places (2018).

En septembro 2016, gajninto de Stendhal-stipendio de la Instituto de Francio, li almontis la Danubon bicikle, de Odeso ĝis Strasburgo cele verki eŭropan libron inspiritan de ĉi tiu aventuro.

Ekde septembro 2017, li loĝas ĉe la bordoj de Luaro kaj estras la domon Julien Gracq en Mauges-sur-Loire, kultura loko, malfermita al publiko, kiu organizas literaturajn eventojn, nuntempajn artajn ekspoziciojn kaj akceptas verkistajn kaj artistajn loĝantojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Halte à Yalta, Paris, Jbz & Cie, 2010,
  • Kaddish pour un orphelin célèbre et un matelot inconnu, Paris, Les Éditions du Sonneur, 2013
  • La Ligne des glaces, Paris, éditions Payot & Rivages, 2014,
  • Icecolor, Saint-Étienne, éditions Le Réalgar, 2014
  • Dans les ruines de la carte, Lyon, éditions du Vampire actif, 2015
  • Jérusalem terrestre, Paris, éditions Inculte/Dernière marge, 2015
  • Sous les serpents du ciel, éditions Payot & Rivages, 2017, 317 p.[10]
  • Terminus Schengen, Saint-Étienne, éditions Le Réalgar, 2018, 64 p.[11]
  • Le Cœur de l'Europe, Lille, éditions La Contre Allée, 2018, 96 p.[12]
  • Sur la route du Danube, éditions Payot & Rivages, 2019, 606 p.[13] – Prix Nicolas-Bouvier attribué lors du festival Étonnants Voyageurs 2019, Prix Amerigo-Vespucci 2019, du Festival international de géographie (FIG) de Saint-Dié-des-Vosges.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Voir sur legifrance.gouv.fr.
  2. Voir sur scopalto.com.
  3. Voir sur edwarda.fr.. Arkivita el la originalo je 2021-02-08. Alirita 2021-02-02.
  4. Voir sur sens-public.org.. Arkivita el la originalo je 2019-08-09. Alirita 2021-02-02.
  5. [1]
  6. [2][rompita ligilo]
  7. [3][rompita ligilo]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2021-02-02.
  9. [4]
  10. Présentation sur babelio.com.
  11. Présentation sur lerealgar-editions.fr.
  12. Présentation sur lacontreallee.com.. Arkivita el la originalo je 2021-05-09. Alirita 2022-01-09.
  13. Présentation sur lecteurs.com.. Arkivita el la originalo je 2021-02-07. Alirita 2021-02-02.