Emoĝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Emoĝio

Emoĝio (絵文字?), estas japandevena vorto, kiu nomas vorterosignon aŭ signon uzatan en retmesaĝoj kaj retejoj. La termino estas kompleksa vorto signifanta la jenon: bildo (e, ) + litero (moji, 文字). Emoĝioj estas uzataj kiel la miensimboloj ĉefe en tekstaj babiladoj per saĝtelefonoj. Kelkaj el tiuj signoj apartenas specife al la japana kulturo, kiel bildoj de gejŝoj, temploj Doĵo kaj manĝaĵoj kiel suŝio kaj onigirio.

Havebleco[redakti | redakti fonton]

Kvankam origine emoĝioj estis nur troveblaj en Japanujo, pluraj el ili jam estis aldonitaj al la Unikoda normo, tiel ke nun ili estas vaste haveblaj. Sekve de tio, la saĝtelefonoj Nexus de Google, la iPhone de Apple kaj tiuj kun la operaciumo Windows Phone de Microsoft estas kapablaj surekranigi emoĝiojn senbezone de aparteno al japanaj poŝtelefonaj kompanioj. Ili ankaŭ estas troveblaj en retpoŝtaj servoj, kiel Gmail, kaj en tujmesaĝiloj, kiel Telegram, Hangouts kaj WhatsApp. Poste, la operaciumo Android, ekde la versio Jelly Bean, aŭ Interretaj servoj kiel Twitter kaj Facebook ankaŭ aldonis subtenon al emoĝi-signoj.