Emocia intelekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emocia intelektoemocia intelektokvociento estas mezuro de emocia kapablo, mezurita per la indekso EQ (angle) aŭ EK (en Esperanto) kiu mem estas aldono al la tradicia intelekta kvociento (IQ). La emocia intelekto estas ĝenerale uzata por ekscii ĝis kia grado homoj estas emocie kapablaj per de esprimoj, memscio kaj empatio. La koncepto estas bone science pruvita (Mayer, Salovey, Reuven Bar-on, Daniel Goleman) kaj ekzistas ankaŭ instrumentoj por mezuri tion. Proksima, sed ne identa, koncepto estas socia kompetenteco.

Emocia intelekto estas pensa modelo kiu asertas ke por esti sukcesa, homoj devas esti kapablaj konscii pri iliaj propraj sentoj. Ili ankaŭ devas esti kapablaj konjekti kaj influi la emociojn de aliaj homoj kaj de grupoj de aliaj homoj. Ekzistas pluraj malsamaj modeloj kiuj disputas pri la ĝusta difino de la termino. Eĉ kvankam tiu termino ne ŝajnas esti ĝuste difinebla, ĝia modelo mem povas esti aplikata en diversaj manieroj trans malsamaj kampoj.

Emocia intelekto estas aro de emociaj kaj sociaj kapabloj, kiuj kune determinas kiel ni:

  • perceptas kaj esprimas nin
  • disvolvas kaj konservas sociajn rilatojn
  • traktas defiojn uzante emociajn informojn en efika kaj signifoplena maniero.

Modeloj de emocia intelekto[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj malsamaj modeloj, kiuj malkonsentas pri la ĝusta difino de la termino. Eĉ se ne ŝajnas ekzakta difino, la modelo mem povas esti aplikata laŭ diversaj manieroj, trans malsamaj domajnoj.

Nuntempe, estas 3 ĉefaj modeloj de emocia intelekteco:

  1. Modelo bazita sur la kapabloj:
    1. Koni emociojn - la kapablo scii emociojn en vizaĝoj, bildoj, voĉoj, ktp. inkluzive de la kapablo scii siajn proprajn emociojn.
    2. Uzado de emocioj - la kapablo uzi emociojn por plibonigi pensadon kaj problemsolvadon.
    3. Kompreni emociojn - la kapablo kompreni malsamajn emociojn, la rilatojn inter emocioj, kaj kompreni kiel kaj kial emocioj ŝanĝiĝas.
    4. Mastrumado de emocioj - la kapablo mastrumi emociojn en ni mem kaj en aliaj. Tial, homo kun alta EI povas uzi emociojn, eĉ negativajn, por atingi celojn.
  2. Miksitaj modeloj de EI baziĝas sur:
    1. Memkonscio - la kapablo scii kion oni sentas kaj pensas:
    2. Memreguligo - la kapablo kontroli kaj administri sentojn en sana maniero.
    3. Sociaj kapabloj - kapabloj kiuj helpas nin rilati al aliaj por ke ni povu havi bonajn rilatojn kun ili.
    4. Empatio - la kapablo dividi aŭ kompreni la sentojn de alia persono, precipe por helpi fari bonajn decidojn.
    5. Instigo - scii kio igas nin deziri kaj deziri fari ion, kiel atingi niajn celojn.
  3. Trajtaj modeloj de EI

Emocia Intelekto[redakti | redakti fonton]

Emocia Intelekto (EI) estas ofte mezurata kiel emocia intelekta kvociento (EK, angle EQ). La emocia intelekto estas ĝenerale uzata por ekscii kiomgrade homoj estas emocie lertaj per esprimo, memscio kaj empatio. Emocia inteligenteco estas tre malsama koncepto de IQ. Dum kogna inteligenteco estas vidita kiel senmova kaj rilatas al dispozicio, emocia inteligenteco kontraŭze estas koncepto bazita sur kapabloj. Ĉi tio signifas, ke EQ estas evoluebla.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj de la doktrino ne kontestas ke homoj kun alta EQ povas esti pli socie sukcesaj, sed argumentas ke tio rilatas pli al senmorala sekvanto-penso ol empatio. Ankaŭ ne estas pruvite ĉu homoj naskiĝas kun alta aŭ malalta EQ kaj kiaj estas la verŝajnaj influoj de faktoroj kiel kulturo, sociekonomia statuso kaj edukado. Alivorte, ekzistas neniu unuanima opinio ke emocia inteligenteco estas aŭ denaska potencialo kiu estas malsama en ĉiu unike naskita infano, aŭ kapablo kiu estas evoluigita dum edukado[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Hein, S. P. (2007). Bekwaamheid, vaardigheid en potentieel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]