Emomalii Raĥmon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emomalii Raĥmon
Prezidanto de Taĝikio
en novembro 2001
en novembro 2001
Persona informo
Naskonomo Эмомалӣ Шарифович Раҳмонов
Naskiĝo la  5-an de oktobro 1952(nun 1952-10-05) (do nun 68-jara)
en Danghara
Religio sunaismo [#]
Etno Taĝikoj [#]
Lingvoj taĝika rusa [#]
Ŝtataneco SovetunioTaĝikio [#]
Alma mater Taĝika Nacia Universitato [#]
Partio Popola Demokrata Partio de Taĝikio
Subskribo Emomalii Raĥmon
Familio
Edz(in)o Azizmo Asadullayeva [#]
Infanoj Rustam Emomali • Ozoda Rahmon [#]
Profesio
Okupo politikisto • ŝtatreprezentanto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
prezidanto de Taĝikio
Dum 6-a de novembro 1994
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Emomalii Raĥmon (taĝike Эмомалии Раҳмон en cirila alfabeto aŭ امامعلی رحمان en araba respektive persa alfabeto), naskiĝis la  5-an de oktobro 1952(nun 1952-10-05), do nun 68-jara) estas taĝikia politikisto. Ekde la 6-a de novembro 1994 li estas la ŝtata prezidanto de Taĝikio. La politikisto estas la gvidanto de la politika partio Popola Demokrata Partio de Taĝikio, kies membro ankaŭ estas la ĉefministro Okil Okilov, kiu deĵoras ekde la jaro 1999.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studado de ekonomiko, Emomalii Raĥmon laboris kiel partia sekretario en agrikultura entrepreno. Helpe de la prezidanto Raĥmon Nabijev (Раҳмон Набиев) li pli poste iĝis direktoro de sovĥozo en sia hejma regiono. La 20-an de novembro 1992 li de la taĝikia parlamento elektiĝis gvidanto de la supera soveto de la sendependiĝinta ŝtato Taĝikio kaj la 6-an de novembro 1994 ŝtata prezidanto. La parlamenta opozicio kaj eksterlandaj observantoj kritikis la baloton kaj suspektis falsadon.

La 6-an de novembro 1999 li reelektiĝis por plia, nun sepjara, oficperiodo. La 5-an de novembro 2006 li gajnis prezidantan baloton kontraŭ ses aliaj kandidatoj. La 26-an de marto de la sekva jaro la politikisto, kiu ĝis tiam nomiĝis Emomalij Ŝarifoviĉ Raĥmonov, ŝanĝis sian nomon en la pli taĝikan formon "Emomalii Raĥmon" kaj deklaris tiun paŝon parto de nova trovo de taĝika identeco.

La konstitucio Taĝikio origine permesis nur du prezidentajn oficperiodojn, ĉiu po kvin jaroj. Sed en 2003 okazis konstitucia referendumo, kiu ebligis al Emomalii Raĥmon nuligi antaŭajn oficperiodojn kaj poste alia reformo en 2016, longiginta la prezidentan oficeperiodon ĝis sep jaroj. Krome en 2016 li ricevis statuson "Fondinto de la paco kaj nacia unueco — Gvidanto de la nacio", kio permesas al li dumvive kiom ajn multe esti elektata kiel prezidanto kaj eble eĉ permesas transdoni la postenon al sia filo Rustam Emomali.

En 1994 li estis unuafoje elektita kiel prezidanto de la lando kun 59,5% de subtenaj voĉoj. En 1999 li ricevis 97,6%, en 2006 — 79,3%, en 2013 — 83,9%.

Baloto en 2020[redakti | redakti fonton]

La prezidanto kandidatiĝis de la Popolo-Demokratia Partio de Taĝikio, kiu oficiale kaj unuvoĉe kandidatigis lin la 3-an de septembro 2020. Por la prezidenta posteno krom li luktis kvin pretendentoj: Rustam Latifzoda (la Agrikultura partio), ricevinta 3,03%, Abduĥalim Gafforzoda (la Socialisma partio) — 1,49%, Rustam Raĥmatzoda (la Partio de Ekonomiaj Reformoj) — 2,15%, Miroĝ Abdullojev (la Komunisma partio) — 1,17%. Laŭ komuna opinio ili apenaŭ havis ŝancojn kaj reprezentis partiojn, kiujn analizistoj nomas pajlopupoj de la reganta potenco. Por venki en la baloto necesas gajni pli ol 50% de la voĉoj.

La plej populara gvidanto de demokratia opozicio Saidĝafar Usmonzoda, prezidanto de la Demokratia Partio, estis rifuzita de la Centra Elekta Komisiono, kiu deklaris parton de kolektitaj de li subtenaj subskriboj falsaj. Por kandidatiĝi necesas kolekti subtenajn subskribojn de 5% de la elektontoj, do 260 mil. Kun la sama klarigo estis rifuzita Faromuz Irgaŝov, kiu reprezentis neniun partion. Raĥmatillo Zojirov, prezidanto de la Social-Demokratia Partio de Taĝikio, ne kandidatiĝis kaj alvokis al bojkoto de la baloto. La 20-an de septembro li rakontis en Fejsbuko, ke du nekonatuloj atakis kaj bategis lin. Ĉiuj alternativaj kandidatoj preskaŭ ne kampanjis. La Partio de Islama Renaskiĝo de Taĝikio estas la plej forta opozicia movado, sed ĝi estis malpermesita en 2015.

La baloton kontrolis 122 observantoj el internaciaj organizaĵoj, Rusio kaj Uzbekio. Observantoj de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro agnoskis la baloton valida kaj nomis ĝin "malferma kaj laŭleĝa". La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo ankoraŭ ne publikigis raporton, sed ĉiujn antaŭajn balotojn ĝi nomis malkongruaj al internaciaj normoj. La Centra Elekta Komisiono asertas, ke ĝi ricevis eĉ ne unu plendon. Gvatkameraoj en balotejoj mankas, opinisondoj ĉe elirejoj ne okazas.

La 11-an de oktobro 2020 Emomalii Raĥmon gajnis baloton, ricevinte 90,9% de la voĉoj. La baloton partoprenis ses kandidatoj kaj 85,39% voĉdonrajtaj civitanoj (3 837 927 homoj).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li havas naŭ infanojn. Laŭe al lokaj tradicioj familianoj kaj parencoj okupas gravajn postenojn kaj kontrolas ŝlosilajn industriojn. Filino de la prezidanto Ozoda Raĥmon estras lian administracion. Lia bofilo estas influa komercisto. Lia filo Rustam Emomali (n. 1987) estas urbestro de la ĉefurbo Duŝanbo kaj prezidanto de la supera ĉambro de la nacia parlamento. Post kiam en 2016 kadre de konstitucia reformo minimuma aĝo por prezidanto de la lando estis malaltigita de 35 ĝis 30 jaroj ekcirkkulis onidiroj ke li iĝos sukcedonto de la patro. Tamen li ne partoprenis la prezidentan baloton en 2020.

Fontoj[redakti | redakti fonton]