Emre Can

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emre Can
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1994 (1994-01-12) (30-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Emre Can - prononco laŭ sistemo IFA ˈɛmrɛ ˈd͡ʒɑn, naskiĝis la  12-an de januaro 1994(nun 1994-01-12) al turkaj gepatroj en Frankfurto ĉe Majno, do nun 30-jara - estas germana profesia futbalisto. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj Blau-Gelb Frankfurt, Eintracht Frankfurt kaj FC Bayern München inter la jaroj 2000 (tiam 6-jara) kaj 2011, li ekde 2011 estis profesia futbalisto de la klubo FC Bayern München, ekde 2013 de al klubo Bayer 04 Leverkusen, kaj de 2014 ĝis 2018 apartenis al la 1-a vira teamo de la klubo Liverpool F.C. en Anglio. Post du jaroj en la pinta teamo de la klubo Juventus FC de Torino, ekde 2020 li nacie konkuras en la unua teamo de la klubo Borussia Dortmund. Krome ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2009 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "14". En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, kiam li denove apartenis al la nacia teamo, li havis la ĉemizan numeron "23".

Emre Can en 2014