Gollion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el En Crausaz)
Gollion
Blazono de Gollion
Blazono de Gollion
Blazono de Gollion
Gollion
Gollion
Gollion
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 35′ 7″ N 6° 30′ 30″ O / 46.58528 °N, 6.50833 °O / 46.58528; 6.50833 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 7″ N 6° 30′ 30″ O / 46.58528 °N, 6.50833 °O / 46.58528; 6.50833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 720
Areo 5,44 km²
Alteco 506 m super marnivelo
Poŝtkodo 1124
Komunumkodo 5484
Mapo de Gollion
Mapo de Gollion
Situa mapo de Gollion
vdr

Gollion estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 720 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gollion situas en la Vaŭda Mezlando sudokcidente de la regiono Gros-de-Vaud, ĉe la okcidenta flanko de la rivero Venoge, kiu formas la orientan komunumlimon. La komunumo situas proksimume 8 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Morges kaj 10 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el al vilaĝo Gollion, la setlejoj En Crausaz kaj Moulin d'Amour ĉe la bordo de la rivero Venoge kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,44 km², de kiuj 10,3% estas kovritaj de arbaro, 80,8% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gollion limas en nordo al Cossonay, en nordnordoriento al Penthalaz, en nordoriento al Penthaz, en sudoriento al Vufflens-la-Ville, en sudo al Aclens, en okcidento al Vullierens, kaj en nordokcidento al Senarclens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gollion pasas la kantona ĉefvojo n-ro 129 de Morges al Cossonay. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometroj sudoriente de la komunumo apud Villars-Sainte-Croix. Pere de la poŝtaŭtolinio de Alcens al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gollion datiĝas el la jaro 1228 kiel Gollun. En Gollion ekzistas tri fortikaĵoj, el kiuj unu verŝajne datiĝas el la epoko de la Helvetoj. Ĝi estis uzata ankaŭ dum la romia kaj burgonja epokoj. Sur la moteto Brichy dum mezepoko verŝajne staris signalturo. Ĝis 1472 Gollion apartenis al la Senjorujo Cossony, de 1472 ĝis 1677 al la Senjorujo L'Isle, kaj de 1677 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Senjorujo Grancy. Sub la berna regado ĝi kun la nomitaj senjorujoj apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]