En Eŭropo ie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Eŭropo ie
filmo
Originala titolo Valahol Európában
Produktadlando Hungario
Originala lingvo la hungara
Kina aperdato 1948
Daŭro 100 minutoj
Ĝenro dramo
Kameraado Barnabás Hegyi
Reĝisoro(j) Géza Radványi
Produktisto(j) Géza Radványi
Scenaro Béla Balázs
Muziko de Dénes Buday
Rolantoj Artúr Somlay • Miklós Gábor • György Bárdy
Distribuo Mokép
IMDb
vdr

En Eŭropo ie (hungare: Valahol Európában) estas hungara filmo registrita en 1947 kaj premierita en la jaro 1948 kaj reĝisorita de Géza Radványi. Verkita de Béla Balázs kaj Géza Radványi, ĝi rakontas la vivon de grupo da orfaj infanoj, kiu vagas en la hungara kamparo, supervivante per ŝtelado kaj friponado.

Tuj post la Dua Mondmilito, multaj filmoj ekmontras la socian dramon de orfoj kaj stratinfanoj, ekzemple Sciuscià (Vittorio De Sica, 1946), The Children of Europe (Theodore Andrica, 1947) aŭ la pola Unzere Kinder (Natan Gross kaj Shaul Goskind, 1948). En Eŭropo ie, estante hungara, estis komparita al itala novrealismo, filma movado naskiĝinta post la Dua Mondmilito, kiu koncentriĝis sur sociaj problemoj kaj malriĉeco.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la Dua Mondmilito, bando de orfaj infanoj travagas la hungaran kamparon, forlasante sin al krudeco, perforto kaj ŝtelado en la malfacila ĉiutaga lukto por supervivi. Poste, la grupo alvenas en malnovan kastelon, kie loĝas Piotr Simon, maljuna muzikisto. Komence la infanoj traktas lin kiel kaptiton, traktante lin perforte, sed malrapide la maljunulo gajnas ilian fidon, vekante en ili sentojn de homamo. Kune ili laboras por rekonstrui la kastelon. La loĝantoj de la proksima vilaĝo, aliflanke, intervenas por aresti la infanojn, kaj en la rezultinta lukto unu el la infanoj mortas. La infanoj rezignas, sed Simon sukcesas konvinki la aŭtoritatojn por ke la infanoj estu liberigitaj. La junuloj fine rajtas eliri por vivi en la kastelo, kiu nun fariĝis ilia hejmo.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Esperanta versio[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis Esperantan dublon en 1987 omaĝe al la centjariĝo de la lingvo, same kiel Mefisto, alia filmo dublita en la sama jaro ankaŭ de hungaraj aktoroj kaj esperantistaj infanoj[1]. La Esperantlingvan tekston tradukis la hungara esperantisto Imre Szabó.[2] La projekcio de la Esperanta versio rikoltis grandan sukceson de la UK 1988 en Roterdamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://archive.org/details/1297197-01000
  2. https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/bitstream/handle/11013/3604/La%20Karavelo_2007_n.%20001.pdf?sequence=1&isAllowed=y<br> Li esperantigis novelojn, poemojn (en Hungara Antologio), kantojn (ekz. la plenan oratorion Mesio de Händel, prezentitan por plurmil spektantoj en Vígadó, Budapeŝto, kaj la kasedon de József Dinnyés), filmojn (En Eŭropo ie, Mefisto).