En Rusujo per Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Rusujo per Esperanto
Aŭtoro A. Rivier
Eldonjaro 1911
Eldoninto Librejo "Esperanto"
Paĝoj 129
vdr

En Rusujo per Esperanto estas libro, en kiu la aŭtoro priskribas sian vojaĝon faritan en 1905 al urboj de nuntempa Ukrainujo danke al Esperanto.

La verkisto precize skizas la karakteron de la personoj kiujn li renkontis kaj la socian situacion en tiama Rusujo. Kiam li parolas pri la pejzaĝoj kaj pri la vesperaj renkontiĝoj la rakonto iĝas poezia. La etoso kiun li spertis en la domoj, en la kortoj, en preĝejo, sur riveroj kaj herbejoj estas priskribita en impresa maniero. Entute la rakonto de Rivier donas la impreson, ke en la de li vizitata urbo Sumio kaj la ĉirkaŭanta regiono, li trovis relative bonfartan kaj evoluitan societon.

  • kurta skizo: Originale verkita de A. Rivier 1911, 130 p. Interesaj priskriboj pri la antaŭmilitaj rusaj cirkonstancoj.
  • situo: RŜBEL rubriko: Всемирная литература-Литература на языке эсперанто; УДК: 821.922(100); ĉifro de depono: 1001702X, 00.A 214/57850; inventera numero: 11849 (X); 11850 (X); 2361965 (X)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 T.a skeptikuloj, kiuj pretendas ke Esperanto havas nenian praktikan utilon, legu la interesan priskribon,de iranta esperantisto , kiu antaŭ ses jaioj vojaĝis de Alger en Kuŝujon, por viziti en la urbo Sumi (gubernio de Ĥarkov, Suda Rusujo) samideanon, kun kiu li amikiĝis per korespondado en Esperanto.

Sur la ŝipo, eĉ sur la tervojo, ĝis Bukuresti (dank'al la afableco de hazarda kunvojaĝanto), li ne eksentis gravan malhelpon, sed, post la disiĝo, li estis

« kvazaŭ surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la daŭron de la haltoj por manĝi, la ŝangejon de la vagonaro, ĉiam timante eble sekvi malbonan direkton, kaj elvojri ».

Fine, nia heroo alvenas en la stacio Vorojba, kaj ĝuas nepreskibeblan feliĉon, aŭdante la krion « Vivu Zamenhof! » kaj vidante sian amikon, venintan renkonte al li. Tiu ĝojo ankoraŭ ege pligrandiĝis, kiam li estis atinginta la urbon Sumi kaj la hejmon de la rusa amiko. La leganto esias sciigata pri la familia vivado de la Rusoj, pri la kutimoj kaj moroj de la en loĝantaro, kaj precipe pri la tiama politika stato de la vasta rusa imperio. Plej interesaj estas liaj ekskursoj tra la regiono. Fine... okazas la hejmveturado tra Kiev, laŭlonge de la larga kaj majestega Dnjeper kaj tra la Ukrajnaj stepoj. Dank'al Esperanto, la aŭtoro sukcesis eniri en la internan penson de la rusoj kaj partopreni en ilia vivado, kontraŭe kun tiom da turistoj kiuj admiras urbojn, pejzaĵojn (sic, pejzaĝo) kaj kuriozaĵojn sed kiuj ĉie trovis nekonatajn homojn, kiujn ili ne povas kompreni, al kiuj ili ne povos sin komprenigi, kaj kiuj estas por ili kvazaŭ fermata libro...

Mi esperas, ke la jena malgranda analizo instigos la legantaron de B. E. konatiĝi kun la bela libro de s-ro Rivier, kiu estas, krome, velkita en plej flua, plej korekta Esperanto. 
— Belga Esperantisto n031 (maj 1911)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]