Ena koloniigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ena koloniigo nomiĝas en la politika kaj historia sciencoj la procezon de la malfermo kaj koloniigo de terenoj ĝis tiam ne aŭ preskaŭ ne surloĝataj ene de jam koloniigitaj terenoj aŭ landoj. Temas pri procezoj okazintaj en Eŭropo ekde la mezepoko. Per malplantado kaj kulturigo oni pliampleksigis la terkulture uzeblajn areojn kaj kreis surloĝeblajn areojn por la konstruado de novaj urboj kaj vilaĝoj. Tiu ĉi ena koloniigo kaŭzis grandspacan ŝanĝon de la natura kaj kultura pejzaĝo.

Tiu ĉi formo de koloniigo estas distingenda disde la novepoka koloniismo. Ankaŭ en la frua moderna epoko en Germanujo okazis ena koloniigo post la Tridekjara Milito. Aparte la reĝoj de Prusujo koloniigis siajn landojn per ekzemplo hugenotoj rifuĝintaj el Francujo. La celo estis la pligrandigo de la popolo per loĝatigo.

Termino ena koloniigo estas aktive uzata en la moderna rusia historiografio por priskribi procezon de alproprigo de la randaj teritorioj de Rusia imperio (Siberio, Fora Oriento kaj aliaj). Tiu trajto grave diferencigas Rusian imperion de la Franca, Brita, Hispana kaj aliaj imperioj, kiuj konstruiĝis surbaze de la transmaraj teritorioj.

Marĉkoloniigo estas la kulturigo kaj loĝatigo de marĉregionoj, ekz., en la nederlanda marĉo „De Groote Peel“. Ankaŭ la akiro de kulturebla lando el la randaj maroj estas rimedo por krei koloniigeblajn areojn. Ekzemplo estas la provinco Flevoland en Nederlando, kiu tute etendiĝas sur iama randmara grundo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Robert Bartlett: Die Geburt Europas aus dem Geist der Gewalt. Eroberung, Kolonisation und kultureller Wandel von 950 bis 1350, 1993 (Germana traduko: Munkeno en 1996).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

de:Landesausbau