Ena konservado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ena konservado, Konservado in situSurloka konservado estas sur-eja konservado aŭ la konservado de genetikaj resursoj en naturaj populacioj de plantoj aŭ bestospecioj, kiel ekzemple arbaraj genetikaj resursoj en naturaj populacioj de arbospecioj. Ĝi estas la procezo de protektado de endanĝerigitaj plantoj aŭ bestospecioj en ties naturaj vivejoj, aŭ per protektado aŭ per purigado de la vivejoj mem, aŭ per defendado de la specio save de predantoj. Ĝi estas uzata por konservado de agrikultura biodiverseco en agroekosistemoj fare de terkultivistoj, aparte tiuj uzantaj netradiciajn terkultivadajn praktikojn.

Profitoj

Unu utilo de Ena konservado estas ke ĝi konservas renormaliĝantajn populaciojn en la ĉirkaŭo kie ili konstrupreparis iliajn karakterizajn trajtojn. Alia estas ke tiu strategio helpas certigi la daŭrantajn evoluadojn kaj adaptadojn ene de iliaj medioj. Kiel lasta eliro, fora konservado povas esti utiligata ĉe kelko aŭ ĉio el la populacio, kiam ena konservado estas tro malfacila, aŭ malebla.

Rezervoj

Faŭno- kaj brutar-konservado estas plejparte bazita sur ena konservado. Tiu implikas la protekton de naturaj estejoj. Ankaŭ, sufiĉe grandaj rezervoj estas konservitaj por ebligi ke la celata specio ekzistu multnombre. La loĝantaro devas esti sufiĉa por ebligi la necesan genetikan diversecon pluvivi ene de la populacio, tiel ke ĝi havi bonan eblecon daŭre adaptiĝi kaj evolui dum tempo. Tiu rezervograndeco povas esti kalkulata por celospecioj per ekzamenado de la loĝdenso en naturloĝantaj situacioj. La rezervoj tiam devas esti protektitaj kontraŭ entrudiĝo, aŭ detruo fare de homoj, kaj kontraŭ aliaj katastrofoj.

Agrikulturo

En agrikulturo, teknikoj de surloka konservado estas efika maniero pliboniĝi, konservadi kaj utiligadi tradiciajn aŭ indiĝenajn diversecojn de agrikulturaj kultivaĵoj. Tiaj metodaroj interligas la pozitivan produktadon de scienca esplorado kun terkultivista sperto kaj kampolaboro. Unue, la grando de diverseco stokita en ĝermo-plasmobankoj kaj tiuj de la sama diverseco multobligita fare de terkultivistoj estas komune testitaj en la produktantokampo kaj en la laboratorioj, sub malsamaj situacioj kaj stresoj. Tiel, la scienca scio ĉirkaŭ la produktadaj karakteroj de la indiĝenaj diversecoj estas plifortigita. Poste, la plej bone testita speciaro estas krucita/miksita kaj multobligita sub surogataj situacioj. Finfine, tiu plibonigita stokaro estas liverita al la produktantoj. Tiel, terkultivistoj estas rajtigitaj por altranĉi plibonigitajn selektaĵojn de siajn proprajn diversecojn, anstataŭe esti logita por anstataŭigi siajn proprajn diversecojn per industriaj specoj aŭ por prirezigni ilian kultivaĵon. Tiu tekniko de konservado de agrikultura biodiverseco estas pli sukcesa en marĝenaj areoj, kie komercaj diversecoj ne estas oportunaj, pro klimato kaj limoj de grundofekundeco. Aŭ kie la gusto kaj kuiraj karakteroj de tradiciaj diversecoj kompensas iliajn pli malaltajn enspezojn.[1]

Notoj

  1. G. Avila, L. Guzmán, M. Céspedes 2004. Estrategias para la conservación in situ de razas de maíz boliviano. SINALERC, Mar del Plata

Vidu ankaŭ

Bibliografio


Eksteraj ligiloj

(en angla)