Enciklopedia Vortareto Esperanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enciklopedia Vortareto Esperanta
Enciklopedia Vortareto Esperanta
Enciklopedia Vortareto Esperanta
Aŭtoro Charles Verax
Eldonjaro 1910
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj XIX + 249
vdr

Enciklopedia Vortareto Esperanta [1] estas Esperanta vortaro kompilita de Charles Verax. La 249-paĝa libro estas eldonita en la jaro 1910 ĉe Hachette en Parizo.

La vortaro prezentas klarigojn en Esperanto kaj en franca traduko. La verko estis kontrolita fare de diversaj specialistoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Pli ol 12 000 vortoj de ĉiuj sciencoj, artoj, metioj estas tre precize difinitaj en Esperanto. Ĉiu trovos en ĝi ĉiujn necesajn terminojn por esprimi siajn pensojn kun klareco en iu ajn fako de la homaj konoj. Ĝi estos la gvidlibro nepre necesa de tiuj, kiuj deziras funde scii Esperanton. 
— 1912, Scienca Gazeto
Citaĵo
 Tiu enciklopedia vortareto estas pli dika kaj pli ampleksa ol la vortaro de Kabe. Oni povus miri pri ĝia nomo "Vortareto", sed la afero estas facile klarigebla. Dum unuflanke, Kabe celis nur la komunan lingvon kaj sekve verkis plenan vortaron de komunaj neteknikaj vortoj. Verax siaflanke verkis vortaron de teknikaj specialaj terminoj, kiuj ofte estas nur uzataj de specialistoj. La teknika lingvo estas dekoble pli vasta ol la komuna; sekve Verax kolektinte nur la ĉefajn teknikajn terminojn ne volis kredigi ke lia leksikono entenas ĉiujn eblajn terminojn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj teknikoj.
En sia vortaro de 9 000 vortoj Verax almetis al ĉiu vorto ĝian francan tradukon al la botanikaj kaj zoologiaj vortoj li ankaŭ aldonis la latinan nomon. Kiu ilin difinis internacie, plie li preskaŭ ĉiam aldonis klarigojn en Esperanto tiamaniere ke tiu vortareto povas esti uzata de nefrancoj.
Kvar aldonoj pri kemia, botanika, zoologia nomenklaturoj, pri internaciaj simboloj, pri geologia nomaro kaj pri atompezoj antaŭas la vortliston (laŭ la stato de la sciencoj en 1910).
Resume bonega vortaro en plena akordo kun tiu de Kabe. 
— 1910, Historio de Esperanto I, paĝo 304
Citaĵo
 La Enciklopedia Vortareto de S-ro Ch. Verax, la ĉiekonata aŭtoro de

diversaj teknikaj terminaroj, estas la plej grava ellaboraĵo farita ĝis nun en Esperanto. Pli ol 12000 vortoj de ĉiuj sciencoj, artoj, metioj estas tre precize difinitaj en la Zamenhofa lingvo. Por ankoraŭ pliprecizigi la ĝustan sencon de ĉiu e primo (sic), la aŭtoro aldonis ĝian tradukon en franca lingvo kaj montris el kia scienca fako ĝi estas ĉerpita, ĉiuj sciencistoj kaj sciencamantoj devas nepre posedi tiel multvaloran verkon. La jenaj citaĵoj donos pli precizan ideon pri la libro :

Iriso (Anat.) iris, kontrahebla membrano, kiu estas en la okulo, kaj kies centra malfermo enlasas la trairon de lumradioj. (Fot.) iris, mekanismo, lokita en objektivo, kaj kiu variigas ĝian malfermon kvazaŭ okula iriso;

Jonkvilo (Bot.) jonquille, (Narcissus jonquillia), ornama planto, kun flavaj floroj, g. de Amarilidacoj.

Meridiano (Geog., Astr.) méridien, ĉiuj el la ĉefcirkloj de la Tero, kiuj trapasas la polusojn (R.). Magneta meridiano, méridien magnétique, vertikala ebeno, kiu entenas la direkton de la magneta montrilo de kompaso. Meridiana alteco, hauteur méridienne, alteco de astro super la horizonto ĉe la momento, kiam ĝi pasas ĉe la meridiano de la observejo. Meridiana linio, méridienne, linio strekita sur ajna surfaco laŭ la meridiana ebeno (R.) (Geom.), méridien, ĉiu el la ĉefcirkloj de la sfero.

En 4 aldonoj la aŭtoro pritraktas la sciencajn afiksojn de la kemia nomenklaturo, de la organika kemio, de la zoologia kaj de la botanika nomenklaturo, — la internaciajn simbolojn kaj abreviaciojn uzatajn en Sciencoj, — la nomaron de la geologiaj epokoj kaj etaĝoj — kaj la internaciajn atompezojn kaj simbolojn de la Kemio.

Kiel oni vidas, la verko de S-ro Verax prezentas la plejaltan intereson. Ĝi estas vere epokfaranta, plej rimarkinda libro. 
— Amatus. Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 5494, paĝo 452

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bourlet, Carlo 1910 : Vortaroj - Vortaro de Esperanto verkita de Kabe. Enciklopedia Vortareto Esperanta verkita de Verax, Antaŭen Esperantistoj!, Lima, Peruo, 7-a jaro, numero 7 (85), paĝoj 111-112

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]