Enciklopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio

Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutecan scion. La vorto devenas de la grekaj vortoj 'εγκύκλιος παιδεία' kiuj signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Same Aristotelo kiel Demokrito atingis kapti tutecan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavanta 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpitajn el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj. Ĝi enhavas same fakton kiel fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj.

En la 3-a jarcento, la unua ĉina enciklopedio aperis, Spegulo de Imperiestro. Enciklopedioj en Ĉinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por ŝtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj daŭras dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita de Du Yu en 801 kaj estis redaktata kaj verkata ĝis la 20-a jarcento.

En la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Qutayba. Ĝi traktas temojn per proverbo, poemo, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj.

Post la nur prihistoria sed filozofe grava "Dictionnaire Historique et critique" de Pierre Bayle, en la jaroj ?? 1700- 1714, en la 18-a jarcento aperis en Eŭropo la modernforma enciklopedio, kiu celas kapti tutecan scion per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El ĉi tiuj, la plej fama estis la Enciklopedio de Diderot. Voltaire, Rousseau, d'Alembert kaj Montesquieu verkis artikolojn por la enciklopedio; eklezio kaj kortego staris kontraŭ ĝia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaŭ naskiĝis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburgo Encyclopedia Britannica, kiu eĉ hodiaŭ restas la plej aŭtoritata en la anglalingva mondo.

En 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto kiu enhavas multajn informojn pri la esperanto-movado.

En la 20-a jarcento, la TTT naskiĝis kaj fariĝis iaspece virtuala enciklopedio. Sed ĝia enhavo estas treege kaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed ĝis nun ili estas aŭ tro malgrandaj aŭ tro imagomankaj. Elektronikaj kaj speciale retaj enciklopedioj ludas kreskantan rolon sur la kampo de e-lerno.

Kelkfoje la termino enciklopedio estas iom malstrike uzata. Ekzemple, malgraŭ la titolo, la Enciklopedieto de Ĉinio eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo, (Beijing 1994, ISBN 7-5052-0086-0/Z.4) ne estas vera enciklopedio (eĉ eta!), sed modesta verketo kun faktoj kaj informoj pri Ĉinio.

Retaj enciklopedioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Retaj enciklopedioj en Esperanto kiuj enhavas almenaŭ kvin artikolojn:

  1. Enciklopedio Kalblanda (1996-2001) - kun 139 artikoloj (kiuj eniris 4.) kaj 85 ligoj eksteren
  2. Enciklopedio Simpozio (1997) - enciklopedio diversfaka
  3. Enciklopedio Cigneta (2000-) - enhavas 7 artikolojn, kiuj eniris 4.
  4. Vikipedio en Esperanto (2001-) - enciklopedio vikia, kiu enhavas pli ol 182.000 artikolojn ( junio 2013)

En la jaroj 2004-2008 funkciis sub la adreso "enciklopedio.com" retpaĝaro kiu kopiis paĝojn el la Vikipedio en Esperanto, kongrue kun la permesilo GFDL.[1]

Aliaj enciklopedioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Nacilingvaj enciklopedioj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto - η Γλωσσα της Ελπιδας

La plej ampleksa kaj kompleta enciklopedia verko pri Esperanto ĝis nun aperinta estas la monumento novgreklingva libro Esperanto - i Glossa tis Elpidas ("Esperanto - la lingvo de espero"), 786 paĝoj,kompilita de Kóstas G. Kiriákos kaj eldonita de ‘Ekdóseis “Dodóni”, Ateno, 1995. Neniu alia ekzistanta enciklopedio estas komparebla kun ĉi tiu verko, kiu enhavas informojn pri ĉiu aspekto de la lingvo kaj de la esperanta movado. Ĝi ampleksas la temojn: planlingvoj, L.L. Zamenhof, origino de Esperanto, praesperanto, gramatiko, historio de la lingvo kaj de la movado, universalaj kongresoj, fruaj esperantistoj, UEA kaj aliaj esperantaj instancoj, fakaj asocioj, originala kaj tradukita literaturo, verkistoj, Esperanto en ĵurnalismo, radio, teatro, filmoj, kaj la reto, biografioj de elstaraj esperantistoj, monumentoj kaj aliaj esperantaĵoj tutmonde, Esperanto-centroj, ktp. La libro enhavas abundajn ilustraĵojn, portretojn, indeksojn kaj referencojn. Negrekaj legantoj, kiuj iam iomete studis la helenan aŭ la biblian koine - eĉ se ili ne parolas la novgrekan - trovos ĉi tiun verkon ege utila.

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-200

En 2008 aperis anglalingva enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto. Temas pri la 740-paĝa verko Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 kompilita de Geoffrey Sutton kaj eldonita de Mondial NY (Nov-Jorko), ISBN 978-1-59569-090-6.


(Fonto de la ilustraĵoj: Skanitaj fotoj pri la kovriloj de la libroj Esperanto - i Glossa tis Elpidas kaj Concise Encyclopedia. El la libraro de la kontribuinto.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://wayback.archive.org/web/20080715000000*/http://www.enciklopedio.com