Encyclopedia of Judaism

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio
Ne konfuzu tiun-ĉi verkaĵon kun la pli frua enciklopedio angle titolata Jewish Encyclopedia kaj samtempa, same anglalingva, enciklopedio titolata Encyclopaedia Judaica.

La Encyclopedia of Judaism (angle por "Enciklopedio de Judismo") estas 3-voluma anglalingva enciklopedio pri la nuntempaj juda popolo kaj judismo, kovranta diversajn areojn de la nuna juda mondo kaj civilizo. Ĉefaj eldonantoj estas Jacob Neusner, Alan J. Avery-Peck kaj William Scott Green. La publikaĵo de sume 1592 paĝoj origine publikiĝis en junio 1999. Ĝi eldoniĝis ankaŭ en formo de lumdiskego.

La usona faka publikaĵo Library Journal recenzis la enciklopedion sekve:

Citaĵo
 Por tiu-ĉi trivoluma enciklopedio, internacia aro de konataj religiaj studaj akademiuloj produktis 115 eseojn kaj artikolojn pri judismo. Kvankam la verko celas akademian legantaron kaj la du-kolumna aranĝo povas aperi timiga al la hazarda trafoliumanto, legantoj (ĉu judaj aŭ ne) estimos la profundecon de pensado kaj esplorado. La artikoloj, kiuj ampleksas de malmultaj ĝis 15 paĝoj, tuŝas multajn nuntempajn temojn, ekz. la artikolo pri medicina etiko fokusigas la diskuton ĉirkaŭ beboj el laboratoria koncipo. Ekzistas ankaŭ detala diskuto de konceptoj kiaj monoteismo aŭ kredoj kaj modernaj judaj movadoj kiel reformisma judismo. Ĉiu artikolo estas subskribita kaj havas notojn por plua legado kaj esplorado. Akademiaj bibliotekoj kaj grandaj publikaj bibliotekoj servantaj judan klientaron nepre konsideru tiun enciklopedion, kvankam ĝi ne estas anstataŭaĵo por la 16-voluma Encyclopaedia Judaica.[1] 
— Paul M. Kaplan, Library Journal, 1999

Referencoj[redakti | redakti fonton]