Endemiaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hupa kaguo.

Rilate al birdoj la termino "endemia" aludas al ĉiu ajn specio troviĝanta nur en specifa geografia areo. Ne estas supra limo por la aregrando; ne estus pro tio malĝuste diri, ke ĉiuj birdospecioj estas endemiaj de la Tero. Sed fakte la plej grandaj kaj plej ofte konsiderataj areoj estas komune landoj (ekz. novzelandaj endemioj), spite diferencojn inter tre grandaj landoj kiaj Rusio, ĈinioBrazilo kaj malgrandaj kiaj LiĥtenŝtejnoSingapuro, aŭ zoogeografiaj regionoj kaj subregionoj (karibiaj endemioj).

Diversaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

Dominika dulo (Dulus dominicus).

La endemioj estas partikulare rimarkindaj, kiam ne nur specifa specio estas limigita al difinita areo, sed tuta supera taksono (ekzemple genro, familio aŭ eĉ ordo).

Preskaŭ ĉiuj ordoj estas reprezentataj en almenaŭ du kontinentoj. La ordoj kun plej limigita distribuo estas la Kolioformaj birdoj (de Subsahara Afriko) kaj Tinamoformaj (de Centra kaj Suda Ameriko).

En la nivelo de familio, endemioj plie oftas. Ekzemploj estas jenaj:

Laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

La eldonejo Lynx publikigis interesan liston de landoj kaj ties endemiaj birdoj[2], el kiu eblas elsarki interesajn faktojn:

Blua fringo, Fringilla teydea, endemia en du el la Kanariaj insuloj.
  • Konsiderinte, ke la plej verŝajna aretipo por endemioj estas insuloj, estas logike, ke insul-landoj estas en la unuaj rangoj, sed surprizas la nombrodiferencoj, tio estas la supereco de tiuj landoj, nome en la du unuaj rangoj Indonezio kun 557 endemiaj birdoj, kaj nur multe poste Aŭstralio en dua loko kun "nur" 369 endemiaj birdoj. La enorma geografia disiĝo de la lando Indonezio en multnombraj arkipelagoj kaj miloj da insuloj klarigas tiun enorman superecon. Tiukadre same rimarkindas, ke inter la 13 unuaj landoj pli ol duono, tio estas sep, estas insul-landoj kun granda supereco super aliaj multe pli grandaj landoj, tio estas, jam kalkulitaj du unuaj landoj laŭvice Filipinoj (4a rango kun 270 specioj), Papuo-Nov-Gvineo (6a rango kun 133 specioj), Madagaskaro (8a rango kun 117 specioj), Nov-Zelando (12a rango kun 77 specioj), kaj Salomon-insuloj (13a rango kun 72 specioj). Poste sekvos pli dise aliaj insul-landoj aŭ eĉ insul-regionoj, hegemonie super neinsulaj landoj.
  • En aliaj pintaj lokoj estas landoj neinsulaj, sed grandaj kaj eble kun geografiaj trajtoj kiuj helpas abundon de endemioj. Tiel en tria loko, post la menciitaj Indonezio kaj Aŭstralio, venas Brazilo (275 specioj), kie kuniĝas enorman grandon (kio ebligas enhavon de tre diversaj biologiaj areoj) kaj partikulare la ekziston de Amazonio, konsiderebla insulo mem pro sia enorma biodiverseco. Post Brazilo venas (ne sinsekve) kvin pli malpli najbaraj landoj kun kunhavo de similaj trajtoj (grando kaj biodiverseco) inter kiuj elstaras Peruo (5a rango kun 134 specioj), Meksiko (7a rango kun 127 specioj), Kolombio (9a rango kun 95 specioj), Venezuelo (14a rango kun 56 specioj) kaj Ekvadoro (16a rango kun 39 specioj), ĉiuj en Centrameriko aŭ norda Sudameriko, tio estas ĉirkaŭ istmego inter du duonkontinentoj kaj kun tropik-ekvadoraj klimato kaj vivkondiĉoj.
  • Duarange kaj intermeze estas tri grandaj landoj, kiuj sen tiom apartaj favoraj geografiaj kondiĉoj ĝuas la biodiversecon ebligitan de la amplekso kaj pli bone studita faŭno ol en aliaj pli apartaj areoj. Temas pri Barato (10a rango kun 83 specioj), Ĉinio (11a rango kun 77 specioj) kaj Usono (15a rango kun 52 specioj, jam tre malsupre de la 557 de Indonezio).
  • El Afriko Tanzanio estas la unua lando (17a rango kun 39 specioj) multe pli antaŭ ol pli grandaj afrikaj landoj kiel Angolo (29a rango kun 19 specioj eĉ multe post tre malgrandaj afrikaj arkipel-landoj Santomeo kaj Princo, 24a rango kun 28 specioj, kaj Komoroj, 26a rango kun 24 specioj), Etiopio (30a rango kun 19 specioj), Sudafriko (32a rango kun 18 specioj) kaj Demokratia Respubliko Kongo (33a rango kun 17 specioj).
Siberia lagopo, Falcipennis falcipennis.
  • El Eŭropo estas Hispanio la unua lando, sed tre nuance, ĉar temas pri nur la 53a rango kun nur 7 specioj, el kiuj unu estas el la Balearoj kaj ses el Kanarioj, kiu geografie fakte estas insularo el Afriko, tiel, ke nur 1 specio estas el kontinento kaj neniu el la ĉeftero. La sekva eŭropa lando estas Portugalio (62a rango kun 4 specioj, sed denove el la atlantikaj arkipelagoj, do geografie ne de la kontinenta ĉeftero). Tiom granda lando kiom estas Rusio aperas nur en la 75a rango kaj kun nur 2 specioj, sed tiuj estas el Siberio, nome la Siberia lagopo, Falcipennis falcipennis, kaj la Siberia sito, Sitta arctica, do el geografia vidpunkto neniu el Eŭropo mem. Sekvaj landoj estus Francio, en 90a rango en la areo jam de nur 1 specio, kaj tiuokaze temas pri specio el insulo Korsiko, denove for de la kontinenta ĉeftero, nome Korsika sito, Sitta whiteheadi, kaj Unuiĝinta Reĝlando en 93a rango kun specio el Skotio, nome Skota krucbekulo, Loxia scotica, denove for de la kontinenta ĉeftero. Aperas en la listo neniu lando el Eŭropo, do ne estas endemiaj birdoj en la kontinenta ĉeftero mem kaj nur malmultaj en la apudaj insuloj.
  • El Antarkto estas nur po unu endemio en la kontinenta ĉeftero kaj en du najbaraj arkipelagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Putting biodiversity on the map: priority areas for global conservation C. J. Bibby, N. J. Collar, M. J. Crosby, M.F. Heath, Ch. Imboden, T. H. Johnson, A. J. Long, A. J. Stattersfield and S. J. Thirgood (1992) ISBN 0-946888-24-8
  • Endemic Bird Areas of the World: Priorities for Biodiversity Conservation Alison J. Stattersfield, Michael J. Crosby, Adrian J. Long and David C. Wege (1998) ISBN 0-946888-33-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barrie Heather & Hugh Robertson (1996). The Field Guide to the Birds of New Zealand. ISBN 0-670-86911-2.
  2. "Checklist of the One-country Endemic Birds of the World", bazita sur del Hoyo, J. ed. (2020). All the Birds of the World. Lynx Edicions, Barcelona. [www.lynxeds.com]