Endiocezigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La endiocezigo estas la jura kaj teologia ligilo kiu instaliĝas en la Katolika Eklezio[1] inter la kleriko (presbiterodiakono) kaj la aparta Eklezio diocezo en kiu li plenumas sian paŝtistan servon.

En la sama momento en kiu aspiranto ricevas diakonan ordinigon, fariĝas integriga parto de sia diocezo aŭ persona prelatecoinstituto de konsekrita vivo: tio signifas ke mem estos je servo de tiu specifa komunumo kaj devos obei al sia superulo (episkopo aŭ diversspeca reganto). Tial nur pere de sia aparta Eklezio, la klerikaro paŝtiste deĵoras en la universala Eklezio.

Jam en la kanono 6-a de la Koncilio de Kalcedonio (451 p.K) la Eklezio malpermesis la ordinadojn kiuj ne estus en funkcio de popolo (nome sen endiocezigo]]): de tiam neniam estis ordinitaj klerikoj senĉefaj aŭ vagantaj, kiuj nome ne havus sian referencon al teritorio kaj al superulo. Sed jam la unuaj okcidentaj koncilioj asertis la nepron ke klerikoj estus ligitaj al aparta eklezio.[2]

Nune la endiocezigo estas normata en la kanonoj 265-272 de la Kodo de kanona juro, kie estas fiksitaj ankaŭ la proceduroj kaj la kondiĉoj por ke kleriko povu translokiĝi, nome ŝanĝi sian aparteniĝon: necesas ke li ricevus leteron de 'eldiocezigo de la unua superulo kaj leteron de endiocezigo de la nova superulo. Tamen, la eldioceziga letero havas neniun efikon ĝis kiam mankas tiu endoceziga: tio ĝuste por malhelpi ke kleriko povas resti senligila.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ en la ortodoksa eklezio kaj en aliaj eklezioj troviĝas io simila.
  2. La koncilio de Arles 314 eloficigis klerikojn kiuj senmotive translokiĝis al alia diocezo; la koncilio de Aleksandrio 339 akuzis pri adulto episkopon provantan ŝanĝi dioĉezon; la Unua koncilio de Niceo 325 reasertis tiun malpermeson.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]