Saltu al enhavo

Endodermiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
centra cilindro en tubero de fikario ĉirkaŭata de ruĝigita endodermiso.
Endodermiso kun strioj de Caspary (en Equisetum giganteum).

Endodermiso estas karakterizaĵo de radikoj de plantoj, sed troviĝas ankaŭ en rizomoj. Ĝi estas ĉeltavolo de la ŝelo, kiu proksimas al la centra cilindro. Traslaĉeloj de la endodermiso premas akvon en la centra cilindro, kaj ekestas radikpremo. La endodermiso formas cilindron ĉirkaŭ la vaskulaj vaskoj de la radiko. La antiklinalaj ĉelmuroj de la endodermisaj ĉeloj enhavas suberin-tavolon, tiu nomiĝas kaspariaj strioj. Ne intermiksu la endermison kun la endodermo (ankaŭ entodermo).

Oni distingas diversajn stadiojn de la evoluo de la ĉelmuro: primara endodermiso, sekundara endodermiso kaj terciara endodermiso. La primara endodermiso (plej ofte ĉe dukotiledonaj plantoj) konsistas el ĉeloj, kies ĉelmuroj enhavas ligninon kaj suberinon (kaspariaj strioj). La ĉelmuroj de la sekundara endodermiso (ĉe gimnospermoj) havas suberinon ĉiuflanken. Nur la tralasĉeloj kapablas transporti akvon. En la terciara endodermiso (tipe por la plej multaj unukotiledonaj plantoj) estas ne simetrio kaj havas krome celulozon ĉe la flankaj muroj, kiu kaŭzas signife dikajn murojn.

La tasko de la endodemiso estas eviti, ke la malutilaj substancoj (ekzemple pezaj metaloj) trapenetru la apoplastoj kaj atingu la centran cilindron. En la endodermiso ekzistas unuopaj dikiĝintaj tralasĉeloj, tra kiuj akvo povas atingi la centran cilindron selektive.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Kadereit , J.W. k.a.(2014) Lehrbuch der Pflanzenwissenschaften.Springer Spektrum,Berlin, Heidelberg, p. 86-87