Endoktrinigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hitler-junularoj prezentantaj la nazian saluton ĉe amaskunveno ĉe la Lustgarten en Berlino, 1933
Knabino tenante la citaĵojn de prezidanto Mao (1968)
"Junaj pioniraj honoraj gardistoj". Moskvo, 1984

Endoktrinigo estas procezo de ensorbigado de opinioj, sintenoj, ideoj, kredojmondkonceptoj, kutime religiaj aŭ politikaj opinioj. Doktrinado diferencas de edukado, ĉar ĝiaj uzantoj ne atendas, ke studentoj faros demandojn aŭ kritike ekzamenos tion, kion ili lernis. Doktrinado diferencas de cerbolavado, ĉar ĝi ne plenumiĝas per fizika devigo. La vorto estas ofte uzata kiel malestima termino de kontraŭuloj al la doktrino, precipe kadre de politikaj opinioj aŭ religiaj vidpunktoj.

La termino endoktrinigo estas proksime rilata al sociigo; sed dum la esprimo endoktrinigo foje portas negativajn implicojn, la esprimo socianiĝo, kiu rilatas al kultura aŭ eduka lernado, ne havas tiajn implicojn.

Uzoj de la termino[redakti | redakti fonton]

  • Religia endoktrinigo - ensorbigado de religiaj aŭ misteraj ideoj al homoj por alligi ilin kiel kredantojn de religiosekto.
  • Milita endoktrinigo - psikologia preparado de soldatoj por ilia rolo en ilia trejnado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]