Endormiĝa forpaso de Maria
(Itale: Dormizione di Maria)

En la kristanaj medioj estas dirata endormiĝo (el la latina:dormitio) la forpaso de Maria, patrino de Jesuo. La kompleta difino, tial, estas Endormiĝa forpaso de Maria.
Difino[redakti | redakti fonton]
La uzo de termino "endormiĝo" (dormitio) fondiĝas sur la tradicio, taksata objektiva de multaj kristanaj teologoj, laŭ kiu Maria ne estus mortinta, sed estus nur falinta en profundan dormon, post kiu ŝi estus ĉielenprenita. Tial la vento ŝajnas esti unusola.
Reale ke la Endormiĝo kaj la Ĉielenpreno estus la sama afero ne estas ĝusta. El la tempa vidpunkto temas pri du disigigeblaj eventoj: fakte multaj kristanaj eklezioj celebras du datrevenojn de tiu maria prerogativo.
La Katolika Eklezio celebras, ekzemple, du liturgiajn festojn kaj plue deklaris la Ĉielenprenon dogmo.
La 4 mariaj dogmoj (Patrino de Dio, Virgeco, Senmakula koncipiĝo, Ĉielenpreno) estas strikte ligitaj inter si kaj ne eblas rifuzi unu sen rifuzi la aliajn. Ankaŭ konservante tiun principon, tamen, en la teologiaj katolikaj medioj velas du teologiaj hipotezoj kiuj alfrontas unu la alian:
- estante la morto frukto de la prapeko kaj estante Maria gardita el tiu peko ĉar [[Senmakula koncipiĝo, ŝi ne povis morti;
- estante Maria netuŝita de la origina peko per la meritoj de Kristo, kaj estante ŝi la unua elaĉetita de sia Filo, ŝi sekvas la filon, en la morto sed, kiel por la Filo, ŝia korpo Gardita el la korupto.
Cetere la Apostola Kontitucio "Munificentissimus Deus", de papo Pio la 12-a, limiĝas nerevikeble prklami la dogmon de la Ĉielenpreno sen specifi ĉu Maria mortis aŭ ne.
Ĉi-rilate jen la precizaj vortoj de la konstitucio proklamanta la dogmon: "La Senmakula Patrino de Dio ĉiam virga Maria, fininte la kuron de la tera vivo, estis ĉielenprenita en korpo kaj animo." Nome, Maria estas ĉielenprenita kun la korpo kaj animo sendepende ĉu li mortis aŭ ne, kvankam li prizorgas rememori ke pri la morto de Maria kuras konstanta tradicio kiu fontas ankaŭ el la Patroj de la Eklezio.
Laŭ unu el la tradicio, la endormiĝo estus okazinta en Jerusalemo ĉirkaŭ unu jaron post la morto de Jesuo (do eble en 31 aŭ 34); la apostoloj estus do entombigintaj Marian, sed sekve ili estis trovintaj la tombon malplena, do senkorpa. Memorige pri tiu tradicia fakto leviĝas hodiaŭ en Jerusalemo du preĝejoj: tiu de la "Endormiĝo", sur la monto Ciono, en la loko kie estus akazinta la evento, kaj tiu de la tombo de Maria, en la valo de Cedron ne multe fore de la franciskana Baziliko de la morta angoro en Getsemano kaj en la sama loko kie estus okazinta la entombigo.
Alia tradicio subtenas, male, ke Maria estus vivinta ankoraŭ multajn jarojn post la morto de Jesuo, kaj ke endormiĝo estus alestiĝinta en monteta zono najbara Efezo, kien Ŝi translokiĝis sekvante Sanktan Johanon la Evangeliiston, (al kiu Jesuo ŝin konfidis - Johano 19, 27).
.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Katolikaj enciklopedioj:
- [1] Enciclopedia_Cattolica
- Cathopedia
- [2] Catholic_Encyclopedia
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]
KOMUNA: [3]