Endre Arató

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Arató
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1921 (1921-11-08)
en Komárno
Morto 30-an de aŭgusto 1977 (1977-08-30) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Endre Arató, laŭ hungarlingve kutima nomordo Arató Endre estis hungara historiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo estis Arnstein Endre.

Endre Arató [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Arató devenis el juda familio. Li pasis siajn junaĝon en Komárno en Ĉeĥoslovakio, sed li abiturientis en la rehungariĝinta sama urbo en 1940. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine li deportiĝis al Mauthausen. Hejmenveninta li aliĝis al la komunistoj kaj frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1945-1948. Post la diplomo li laboris en la ministerio, ekde 1951 en instituto. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1956, li doktoriĝis en 1970 antaŭ la akademio. En 1957 li ekinstruis en Universitato Eötvös Loránd, kie li profesoriĝis en 1965. Li okupiĝis precipe pri historio de la socialisma bloko. Li ricevis 3 hungarajn kaj ĉeĥoslovakian premiojn inter 1955-1975.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A nemzetiségi kérdés története Magyarországon 1790-1848. I-II (La minoritata problemo en Hungarlando inter 1790-1848 1-2), (1960)
  • Kelet-Európa története a XIX. század első felében (Historio de Orienta Eŭropo en la unua parto de la 19-a jarcento, (1971)
  • Tanulmányok a szlovákiai magyarok történetéből 1918-1975 (Studoj el historio de la slovakiaj hungaroj inter 1918-1975), (1977)
  • Csehszlovákia története 1849-1945 (Historio de Ĉeĥoslovakio inter 1849-1945), (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]