Endre Boross
Etoso
Endre Boross | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1862 en Székesfehérvár |
Morto | 29-an de aprilo 1925 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mihály Boross |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Endre Boross [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boross Endre estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis Mihály Boross.
Endre Boross[1][2] naskiĝis la 3-an de januaro 1862 en Székesfehérvár, li mortis la 29-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Boross komencis sian aktoran karieron en Sopron en 1882 en teatra trupo de Lajos Jakab (aktoro). Baldaŭ li apartenis al pluraj migraj trupoj (ekzemple Gyula Miklósy (1885), Károly Somogyi (1896)). Li estis fondinta trupano de Teatro Magyar en 1897, post 6 jaroj li apartenis al la ĉefa teatro Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al alia ĉefurba teatro, kie li specialiĝis en operetoj. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Nyegus
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - gardisto (prezentita 500-foje)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tláni, az elvarázsolt hercegasszony (1920)
- A víg özvegy (1920) - Nyegus
- Varázskeringő - (1918) - Joachim la 13-a
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)