Endre Czeizel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Czeizel
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1935 (1935-04-03)
en Budapeŝto
Morto 10-an de aŭgusto 2015 (2015-08-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo leŭkemio
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Familio
Infano Q65217101
Okupo
Okupo kuracisto • genetikisto • biologoginekologo
vdr

D-ro Endre CZEIZEL [cejzel] (naskiĝis en Budapeŝto, Hungario, la 3-an de aprilo 1935) estas kuracisto-genetikisto, posedanto ekde 1978 de la titolo Medicin-scienca doktoro de la Hungara Scienca Akademio. Li mortis la 10-an de aŭgusto 2015 en Budapeŝto.

Junaĝo kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Liaj studoj disvolviĝis en la budapeŝta cisterciana gimnazio kaj en la gimnazio II. Rákóczi Ferenc, kiujn sekvis fakaj studoj en la Medicinscienca Universitato Semmelweis

Profesia kaj scienca aktivecoj[redakti | redakti fonton]

En 1959 Endre Czeizel fariĝis kunlaboranto de la Genetika kaj Teratologia Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Paralele li laboris en la Budapeŝta hospitalo János Kórház, kie, ĝis 1973, li estis konsilanto pri familioplanado en la obstetrika departemento, kaj sekve, li gvidis, kiel ĉefkuracisto, la homgenetikan kaj teratologian laboratorion, kio iĝis departamento en 1984. Tiel li estis direktoro de tiu departamento, kio fariiĝis ankaŭ esplorcentro de la Monda Organizaĵo pri Sano en Budapeŝto, pri prevento de hereditaj malsanoj.

Ekde 1973 Czeizel gvidas kaj plenumas genetikan konsiladon. Liaj ĉefaj esplortemoj estas: heredo, genetikaj malsanoj, denaskaj kapabloj, donitaĵoj, kaj epidemiologio. Li havis signifan rolon en la popularigo kaj informado pri genetiko. Li estis la redaktanto kaj prezentanto-preleganto de ses serioj de televidprogramoj pri genetikaj, falmilioplanadaj temoj. Li fondis la Familioplanadan Centron en la 14-a distrikto de Budapeŝto. Li membras en pluraj sciencaj societoj.

Endre Czeizel estis la ĉefdirektoro de la Nacia Instituto pri Sanprotektado (Nemzeti Egészségvédelmi Intézet) inter 1996 kaj 1998, li emeritiĝis el tiu funkcio. Li kreis la tutlandan registron de la denaskaj anomalioj (VRONY), enkondukis la organizitan metodon de genetika konsilado. Li estis la unua persono, kiu priskribis la manifestiĝajn specifecojn de nombraj denaskaj anomalioj, prilaboris la modelon de optimuma familioplanado. Ankaŭ hodiaŭ li estas la populariganto de la sankonservada kaj de la genetika konsilado en Hungario.

En 1997 li estis akuzata (kune kun Gáti Mariann kaj aliaj) en afero pri adoptadoj inter Hungario kaj Usono kaj estis kondamnita je monpuno. Pri tiu afero eĉ en libro Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine li raportis.

Titoloj, nomumoj[redakti | redakti fonton]

Honorigoj, premioj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Hungare[redakti | redakti fonton]

  • A születendő gyermek védelmében (kun Magyar Pál), 1974)
  • Az öröklődés titkai (1976)
  • Születésünk titkai (1977)
  • Genetikai tanácsadás. Elmélet és módszer (1981)
  • Egy orvosgenetikus etikai gondjai (1983)
  • Az érték bennünk van (1984)
  • Az egészséges utódokért (1986)
  • "Az élet él és élni akar" (1987)
  • A csókok átka (1989)
  • Ki viszi át a szerelmet (1989)
  • A magyarság genetikája (1990, majd 2003)
  • Családfa (1992)
  • Költők, gének, titkok (2000)
  • Aki költő akar lenni, pokolra kell annak menni? (2001)
  • Tudósok, gének, dilemmák (2002)
  • Sors és tehetség (2004)
  • A Czeizel-ügy (2004)
  • Élet / Leltár - A magzatok védelmében (2005) - Vivo / Inventaro, libro de Endre Czeizel, aperinta okaze de lia 70-a naskiĝtago, listiganta la pli gravajn eventojn de liaj vivo, familio, laboro, kredo.

Angle[redakti | redakti fonton]

Pli ol 300 publikaĵoj, jen kelkaj el ili:

  • An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978 - Andrew Czeizel, Stefan Keller and Maria Bod (International Journal of Epidemiology, 1982)
  • Multiple Congenital Abnormalities (1988)
  • The Right to be Born Healthy (1988)

Retejoj[redakti | redakti fonton]