Endre Hamvas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Hamvas
hungara ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1890 (1890-02-27)
en Piszke
Morto 3-an de aprilo 1970 (1970-04-03) (80-jaraĝa)
en Kalocsa,  Hungara Popola Respubliko
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Pázmáneum vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo
Ĉefepiskopo de Kalocsa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Endre HAMVAS [hamvaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamvas Endre estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, kanoniko.

Endre Hamvas [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1890 en Piszke. Li mortis la 3-an de aprilo 1970 en Kalocsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Hamvas doktoriĝis el teologio en Vieno, en 1913 li pastriĝis. Li komencis sian pastran karieron en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio), poste li ricevis diversajn ekleziajn taskojn en Budapeŝto kaj Esztergom. En 1936 li atingis la rangon kanoniko, en 1944 episkopo. Li akre kritikis deportadon de la judoj, poste same deportadon de la germanoj kaj deportadon de la hungaroj en Ĉeĥoslovakio. Li kritikis ankaŭ atakojn kontraŭ József Mindszenty. En 1951 li mem estis akuzita, poste supozeble pro la minacoj li laboris kune kun la komunistoj. Inter 1964-1969 li estis ĉefepiskopo de Kalocsa, poste li abdikis pro grava malsano, tamen li estis poste prezidanto de la Tutlanda Paco-Konsilio, kiu estis kontrolita de komunistoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Vatikán és az Action Francais (1928)
  • Bibliai tört-ek a katekizmus igazságairól (1955)
  • Alapvető hittan a gimn. 4. o. sz. (Fundamenta dogmaro por gimnazianoj en la 4-a klaso), (1958)

Fontoj[redakti | redakti fonton]