Endre Kőrös (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Endre KŐRÖS [kOroŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kőrös Endre estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993).

Endre Kőrös
Memortabulo pri Endre Kőrös

Endre Kőrös [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1927 en Győr. Li mortis la 18-an de februaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Kőrös frekventis kolegion en Sárospatak, universitaton en Budapeŝto inter 1945-1949. Li ekinstruis samloke en la universitato ĉe Elemér Schulek ĝis sia morto. En 1967 li doktoriĝis el kemia scienco. Li estis gastoprofesoro ekzemple en Usono, Japanio, Okcidenta Germanio. Li okupiĝis ekzemple pri selenoj kaj polisulfidoj. Li ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Általános és szervetlen kémia (Ĝenerala kaj neorganika kemio), (1965)
  • Válogatott fejezetek a bioszervetlen kémia köréből (1975)
  • Bioszervetlen kémia (1980); angle: Bioinorganic chemistry (1983)
  • A fémek biológiai szerepéről (Pri biologiaj roloj de la metaloj), (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]