Endre Kemény (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Kemény
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1925 (1925-04-04)
en Budapeŝto
Morto 20-an de septembro 2014 (2014-09-20) (89-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Endre Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Endre estis hungara dirigento, orkestrestro, muziklerneja instruisto.

Endre Kemény[1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1925 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de septembro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Kemény frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, krome nacian muziklernejon ekde 1930, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis en la muziklernejo László Lajtha, en la altlernejo Imre Waldbauer, László Somogyi (dirigento), Zoltán Kodály kaj Leó Weiner. En 1946 li aliĝis al la nacia filharmonia orkestro, kiun li dirigentis post 3 jaroj. Iom poste li dirigentis ankaŭ similajn orkestrojn. En 1952 li ekinstruis en muzika mezlernejo. Depost la hungara revolucio de 1956 li fondis, poste gvidis ĉambran orkestron. En 1968 li estis gastodirigento en Teatro de Kecskemét, pro la sukcesoj li transprenis la urban simfonian orkestron diriginta 16 jarojn, poste li pensiuliĝis. Li ricevis plurajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]