Endre Nagy (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Nagy
Persona informo
Nagy Endre
Naskiĝo 5-an de februaro 1877 (1877-02-05)
en Vinohradiv
Morto 5-an de majo 1938 (1938-05-05) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NAGY Endre (nadj) hungara verkisto, programparolanto, teatrestro : Nagyszöllős, 5-a de februaro 1877Budapeŝto, 5-a de majo 1938.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenis el juda familio. Li studis juron en Budapeŝto kaj Nagyvárad, poste li iĝis ĵurnalisto. Inter 1895 – 1897 li estis kunlaboranto de Szabadság kune kun Endre Ady, al kiu ligis lin amika rilato. Ekde 1900 li estis kunlaboranto de Magyar Szó de Budapeŝto, inter 1901 – 10 de Pesti Napló. En 1908 li establis la unuan varietan teatron Modern Színpad, kiun li gvidis ĝis 1913. Post unujara restado en Parizo li iĝis kunlaboranto de gazeto Az Est, poste Budapesti Hírlap. Li estis de 1921 direktoro de la teatroj Gresham, de 1923 Pesti Kabaré. Ekde 1924 ĝis 1929 li estis kunuldirektoro de Terézkörúti Színpad (kun Béla Salamon). En la 1930-aj jaroj li estis interna kunlaboranto de gazeto Újság. En siaj lastaj jaroj li gvidis la recitalojn de Nyugat Baráti Köre. Li reĝisoris la filmon A sakkjáték őrültje (1909), li estis kunulaŭtoro de filmo A 300 éves ember (1914).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Gyönyörű lovagkor (rakontoj, Nagyvárad, 1905);
  • A miniszterelnök (teatraĵo, Bp., 1903);
  • Gróf Mach Zsigmond (romano, Bp., 1919);
  • Udvari történet (romano, Bp., 1926);
  • Lukits Miklós kalandjai (rakontoj., Bp., 1927);
  • Hajnali beszélgetés Lukits Miklóssal (rakontoj., Bp., 1930);
  • A kupléénekes. (romano., Bp., 1930);
  • A kabaré regénye (Bp., 1935);
  • Egy város regénye (Bp., 1936);
  • Várad-Pest-Párizs (rememoraĵoj, kun antaŭparolo de Andor Kellér, Bp., 1958).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.