Endre Simon
Etoso
Endre Simon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1936 en Săcăreni |
Morto | 7-an de junio 2022 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Zsolt Simon |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto |
SIMON Endre (ŝimon) estis rumanuja hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Săcăreni (hungare: Székes) la 19-an de oktobro 1936, kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de junio 2022.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Simon finis la belartan mezlernejon en Târgu Mureş inter 1950-1954 kaj tie liaj majstroj estis István Incze, Gábor Piskolti, András Bordi. Inter 1954-60 la Belartan Altlernejon Ion Andreescu en Kluĵo, kie siaj majstroj estis Petre Abrudan, Teodor Harşia, Gábor Miklóssy, Petre Feier. Inter 1960-67 kaj 1972-86 li estis muzeologo de la Bildarejo de Târgu Mureş. Ekde 1997 li estis vicprezidento de Barabás Miklós Céh.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportal.hu[rompita ligilo]
- Ekspozicio
- Kariertabelo kun pentraĵoj