Endre Veress (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Veress
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1868 (1868-02-15)
en Békés
Morto 24-an de novembro 1953 (1953-11-24) (85-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungararumanagermanaitalapola
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Veress (inĝeniero)
Frat(in)o Ferenc Veress
Edz(in)o Mária Méhely
Infano Sándor Veress
Okupo
Okupo historiisto • polisto • arkivisto
vdr

VERESS Endre (vereŝ) estis hungara historiisto naskita en Békés la 15-an de februaro 1868 kaj mortinta en Pécs la 24-an de novembro 1953. Li estis filo de Sándor Veress.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Veress edukiĝis en Bukareŝto; la universitaton li finis ekde 1891 en Koloĵvaro. En 1893 li estis helpinstruisto en la Komerca Akademio de Koloĵvaro. Ekde 1894 ĝis 1897 li estis stipendiulo en Vieno en la arkiveja sekcio de Institut für österreichische Geschichtsforschung. Reveninte li instruis en Deva. Li doktorigis en 1898 en Koloĵvaro. En 1902 la Rumana Geografia Societo elektis lin korespondanta ano. En 1903 li estis ekciestro en la Universitata Biblioteko Koloĵvaro. En 1915 li estis sekcikonsilanto en la ministerio por religi- kaj instruaferoj, pli poste por la eksternaj aferoj. Li estis por jaroj ĵurinta interpretisto de la Budapeŝta Raĝa tribunalo. Li publikis en du serioj redaktinte de si Fontes rerum Transylvanicarum (I – V., Bp., 1911 – 1921); Documente privitoare la istoria Ardealului, Moldovei şi Tării Româneşti (I – XI., Bucureşti, 1929 – 39). La rumana hungara bibliografio aperis per subteno de la Rumana Scienca Akademio en 1931.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Erdély fejedelmi interregnuma 1551 – 1556 (Bp., 1899);
  • Izabella királyné (Magy. Tört. Életr. XVII., 3 – 5., Bp., 1901);
  • Kakas István (Magy. Tört. Életr., XXI., 1 – 2., Bp., 1905);
  • Berzeviczy Márton (Magy. Tört. Életr. XXVII., 1 – 2. Bp., 1911);
  • Czélkuti-Züllich Rudolf (Kolozsvár, 1911);
  • Bibliografia română ungară, 1473 – 1838 (I – II., Bueureşti, 1931);
  • Gr. Kemény József (Kolozsvár, 1933);
  • Báthory István király (Bp., 1937);
  • Gyula város oklevéltára (Bp., 1938);
  • Báthory István erdélyi fejedelem és lengyel király levelezése, 1556 – 1580 (I – II., Kolozsvár, 1944);
  • Báthory István király levélváltása az erdélyi kormánnyal, 1581 – 1585 (Monum. Hung. Hist. I., 42. Bp., 1948).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.