Endre Vladár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Vladár
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1888 (1888-09-24)
en Bia
Morto 22-an de februaro 1967 (1967-02-22) (78-jaraĝa)
en Keszthely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Endre Vladár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vladár Endre (naskiĝis la 24-an de septembro 1888 en Bia, mortis la 22-an de februaro 1967 en Keszthely) estis hungara inĝeniero, agronomo, profesoro Hungara Scienca Akademio. [1] Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagycsepcsényi [nadjĉepĉEnji] kaj muthnai [mutnai].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Vladár frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1910. Post siaj studoj li komencis sian karieron en akademio en Debrecen, en la sekva jaro li estis transmetita al akademio de Magyaróvár (samtempe al ties agrikultura stacio), kie li estis asistanto, en 1917 eksterordinara profesoro, en la sekva jaro katedrestro, en 1926 ordinara profesoro. Ekde 1918 li gvidis ankaŭ la akademian agrikulturan stacion. Ekde 1931 li estis katedrestro en Agrikultura Akademio de Keszthely. Li gvidis ankaŭ en la sama urbo la meteologian observatorion. En 1949 li pensiuliĝis, tamen li laboris plu en bredada instituto. En 1958 li denove pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A gépszántás mezőgazdasági, gépszerkesztési és gyártási szempontból (1913)
  • Talajmlívelő gépek vizsgálatához újabb műszerek szerkesztése (1926)
  • A cséplési szemveszteség vizsgálati módszerei (1933)
  • A Piche-féle párolgásmérő elmélete és tökéletesítése (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]