Eneado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eneo fuĝas el brulanta Trojo, Federico Barocci, 1598, Galleria Borghese, Romo

Eneado (latine "Aeneis") estas epopeo verkita de la roma aŭtoro Vergilio (latine Publius Vergilius Maro), dum la 1-a jarcento a.K. Ĝi rakontas la historion de Eneo, filo de Ankizo kaj Afrodita, kiu fuĝis el Trojo, konkerita kaj detruata fare de Aĥajoj, kun la Di-donita tasko ie fondi novan Trojon, kiu estu la pli posta Romo.

La epopeo estis ankaŭ nomata "Eneido", nuntempe la epopeon de Vergilio oni pli ofte nomas "Eneado".

La rakonto[redakti | redakti fonton]

Eneado estas dividita en du partoj. La unuaj ses libroj, inspiritaj de Odiseado, rakontas la vojaĝon de la ĉefrolulo al Italio, dum la dua parto (libroj 7-12), inspirita de Iliado, rakontas la militojn okazintajn sur tiu teritorio.

Post alvoko de la muzoj, Vergilio prirakontas la malbonvolon de la diino Juno kontraŭ Trojo. Ŝi intencas malebligi al Eneo atingi lian celon, konstrui novan urbon. La rakonto komenciĝas meze de la maro kaj estas rememorata falo de Trojo per la ligno-ĉevalo kaj la ordono de Venuso al la heroo.

Eneo informas Didon pri la falo de Trojo (Pierre-Narcisse Guérin, 1815)

Eneo venas sinsekve en Trakion, insulon Deloso, Kreton, Strofadaj insulojn, Sicilion, Kartagon kaj fine Italion. Tie li vizitas Landon de Mortintoj kaj renkontas tie ombron de sia morta patro. Sian pilgrimadon li finas apud enmariĝo de la rivero Tibero en la lando Latio.

Juno instigas la loĝantojn de la regiono eki serion da militoj por malhelpi la Enean sukceson. La Enea rivalo nomiĝas Turno. Mortas post individua lukto kontraŭ Eneo, kiu tiel venĝas morton de sia plej bona amiko, akiras manon de filino de la latia reĝo Latino, Lavinia, kaj regadon super Latio.

La verkaĵo daŭras nefinita ĉar Vergilio mortis antaŭ rakonti la geedziĝon de Lavinia kaj Eneo el kiu originas la roma raso tiel, kiel estis antaŭdirita en la profetaĵoj.

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eneado estis tradukita el la latina de Henri Vallienne la jaron 1906, 272 p. "Ĉiu verso estas agrable, kaj preskaŭ laŭvorte tradukita." (Th. C L. I.' 1907, p: 84.) V. alian opinion, en biografio de Vallienne.