Energifonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tero dum nokto. Homa uzo de energio rapidis ekde la Industria Revolucio tamen ege dise (1994-1995).

La nocio energifonto (malofte energiofonto) signifas energiformon gravan por la homo, t.e. nerenoviĝanta energio (kiel fosilia bruligaĵo), renoviĝanta energio (kiel sunenergiogeovarmo) , sed ankaŭ la energio de la baterioj apartenas al tio.

Science oni distingas la du terminojn energiportanto kaj energifonto, tamen ĉefe en la ĉiutaga, komerca parolo, ili estas konsiderataj sinonimoj.

Ĝeneralaj konsideroj[redakti | redakti fonton]

Kvar interagoj en naturo generas ĉiom konsumotan energion: gravito, elektromagnetismo, la malforta nuklea forto, kaj la forta nuklea forto por krei mekanikan laboron. Fisian kaj fuzian energiojn generas elektromagnetismo kaj la forta nuklea forto. La plimulto da energio fontas komence el nuklea fuzio en la suno, escepte de tajdo, geoterma energio kaj nuklea energio. Geoterman energion generas la nukleaj reagoj en la tero. Radioaktivan disiĝon generas la malforta nuklea forto. Tajda energio estas rezulto de gravita kaj kineta energioj de la Tera-Luna sistemo.

La plejmulto da energio uzata venas de sunlumo, ĉu rekte kiel en sunĉeloj, aŭ kolektita en fosiliaj brulaĵoj. Post la foruzo de stokitaj formoj (se oni supozas nenian kontribuon de la tri ceteraj energifontoj kaj nenian energion el kosmo), la sola konstanta energifonto estos la sunradioj falantaj al tero. La homaro ĉi tiam uzas la ekvivalenton de inter dekono aŭ centono de tio. Sed la homaro ne povas ekspluati ĉiom la sunlumo ĉar ĝi provizas aliajn vivformojn kaj pelas la ciklojn de vetero.

Laŭ fonto, jen la uzo de energio en la mondo: nafto 40%, metano (natura gaso) 22,5%, karbo 23,3%, nuklea 6,5%, hidroelektro 7%, ceteraj 0,7%. [1] En Usono, en ĉiom la energio uzata, por transporto estis 28%, kaj 70% el la nafto konsumita. Nafto konsistis 97% el la transport-brulaĵo. [2].

Evoluigo de energio[redakti | redakti fonton]

Evoluigo de energio estas daŭra klopodo provizi per abunda kaj disponebla energio, per scio, lerto, kaj esplorado. En la utiligo de energio de unuuma fonto kaj komutado en pli oportunan duuman (transforman) formon, kiaj elektro kaj pli pura brulaĵo, gravas ambaŭ kvanto (pli da energio) kaj kvalito (pli efika uzo).

La konsumo de Energio en la estonteco estas granda venonta defio pro kresko de l'homaro, deziro por pli altkvalitaj vivkondiĉoj, postuloj por malpli da poluo, kaj fino al uzo de fosilia brulaĵo (ekzemple, estas antaŭvidita nafta pinto, komence de la 21-a jarcento). Sen energio, paneus la tuta infrastrukturo de la industria mondo; agrikulturo, transporto, informiko, akvumado, komuniko, kaj ceteraj komfortoj ĝuataj en evoluinta mondo. Post tia paneo, granda malsato kondukus al Maltusia katastrofo, en kiu la homaro devus iri el la urboj kaj ĉasadi por vivteni.

Fosilia brulaĵo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Fosilia brulaĵo kaj Pinta nafto.

La fontoj de fosilia brulaĵo (primara nerenovigebla bruligaĵo) bruligas terkarbonhidrokarbonon, kiuj estas la restaĵoj de la malkomponaĵo de plantoj kaj bestoj. La tri ĉefaj tipoj de fosiliaj brulaĵoj estas terkarbo, nafto kaj tergaso.

Nuklea energio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nuklea energio.

Renovigebla energio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Renoviĝanta energio.

Pliefikigo de nuntempa energiuzo[redakti | redakti fonton]

Stokado de Energio kaj transportbrulaĵo[redakti | redakti fonton]

Konjekte[redakti | redakti fonton]